Ĝeneralsence paneo estas akcidenta nefunkciado de aparato ; ekzemple : paneo de motoro, paneo de radioricevilo....

Aparte, notindas la du subaj uzoj de la vorto.

Paneo (motorveturilo) redakti

 
Difekta Chevrolet 490 en 1923

Paneo en la trafiko estas prokrasto pro difekto(j) je la motorveturilo. Oni ankaŭ parolas pri aŭtopaneo. Plej ofte oni komprenas per paneo situacio en kio oni dum veturo kun la motorveturilo devas haltigi ĝin, ĉar estas neebla aŭ danĝera por pluen veturi.

Ekzemploj de kialoj redakti

  • Malplena benzinujo
  • Malplena akumulatoro
  • Lika pneŭmatiko
  • Glitanta V-rimeno
  • Trovarmegiĝo de la motoro
  • Subnivela oleo
  • Damaĝo, ekzemple pro vandalismokolizio
  • Difekto(j) pro nefarita prizorgado

Paneo (velŝipo) redakti

Paneo estas provizora haltigo de velŝipo per velmanovro[1][2].

Referencoj redakti

  1. Marista terminaro Vd klarigon pri "panei" en la kvara parto, paĝo 45
  2. NPIV