Panna cotta (f.) (itale „kuirita laktokremo“) estas norditala deserto el kremo, sukero kaj gelateno. Ofte oni aldonas vanilon.

Panna cotta kun fraga saŭco

Por prepari la deserton oni malrapidevarmigas la kremon kaj la sukeron (kune kun vanila bastoneto) kaj lasas kuiri tion ĝis kvarona horo. Poste oni aldonas tiom da gelanteno, ke post la malvarmiĝo la maso tenas sian formon. Gravas ke la tuto ne fariĝas tro firma. La tuton oni verŝas en muldilojn kaj post solidiĝo oni renversigas la tuton sur desertteleroj.

„Panna cotta“ estas plej ofte servata kune kun fruktsaŭcoj au kuiritaj fruktoj.