Panoplosaŭro (Panoplosaurus = "kirasa lacerto") estis la lasta nodosaŭro pri kiu ni scias. La nodosaŭroj estis herbovoraj ankilosaŭroj kiuj vivis dum 120 milionoj da jaroj. La plej fruaj nodosaŭroj unue aperis antaŭ 185 milionoj da jaroj, en la meza ĵurasio; panoplosaŭro aperis 100 milionoj poste dum la malfrua kretaceo kaj travivis ĝis la formorto de la dinosaŭroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Panoplosaŭro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Tireoforoj Thyreophora
Infraordo: Ankilosaŭroj Ankylosauria
Familio: Nodosaŭredoj Nodosauridae
Genro: Panoplosaŭro Panoplosaurus
Lambe, 1919
Specio: P. mirus
Panoplosaurus mirus
Lambe, 1919
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Panoplosaŭro vivis tie kie nun estas Nordameriko; oni trovis ĝiajn fosiliajn restaĵojn en Montano kaj Alberto. Ĝi estis 5,5-7 metrojn longa kaj 2 metrojn alta. Ĝi atingis pezon de 3,5 tunoj kaj manĝis malalte kreskantajn plantojn. Ĝi ne havis klabovoston, sed ja portis kaskon de ostecaj platoj surkape. Vicoj de stiftokovritaj tegaĵoj kovris ĝian dorson ĝisvoste kaj spikoj etendiĝis de ĝiaj ŝultroj.

Malkiel aliaj nodosaŭroj panoplosaŭro ŝajne batalis kun atakantoj alkurante ilin kun siaj ŝultrospikoj anstataŭ nure kaŭri sub sia kiraso.