Paŭlo Ĝovjo (naskiĝis la 19-an de aprilo 1483 - mortis la 11-an de decembro 1552) estis itala kuracisto, historiisto kaj biografisto. Li estas plej konita pro sia kroniko de la italaj militoj. Liaj raportoj pri multaj bataloj konsistigas unu el la plej signifaj historiaj fontoj de tiu periodo.

Paulus Giovius
(1483-1552)
Episkopo de Nocera
Episkopo de Nocera
Persona informo
Paolo Giovio
Naskiĝo 19-a de aprilo 1483
en Como,  Italio
Morto 11-a de decembro 1552
en Florenco,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Loĝloko Giovio Musaeum vd
Ŝtataneco Duklando de Milano vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Pavio
Familio
Gefratoj Benedetto Giovio vd
Profesio
Okupo historiisto • biografo • kuracisto • muzeologo • humanisto • katolika episkopo vd
Laborkampo administration and management of the church • medicinohistoriografiohumanismo vd
Aktiva en PadovoPavioMilano vd
Aktiva dum 1505–1552 vd
Verkado
Verkoj Descriptio Larii Lacus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Preskaŭ nenion oni scias pri lia junaĝo. Lia familio devenis de Isola Comacina, apud la lago Como. Lia patro, juristo, mortis ĉirkaŭ 1500. Li estis edukita de sia pli aĝa frato, Francesco Giovio, kiu estis humanisto kaj historiisto. Kvankam li interesiĝis pri literaturo, li estis sendita al Padua por studadi medicinon. Li obtenis sian diplomon en 1511.

Giovio unue laboris kiel kuracisto en Como sed, post la disvolviĝo de pesto en tiu urbo, li transloĝiĝis al Romo, kie la papo Leono la 10-a igis lin instruiton pri morala filozofio kaj sekve pri natura filozofio, en la romia universitato. Li estis cetere kavalirigita de la papo. Giovio samtempe komencis verki historiajn eseojn.

En 1517, li fariĝis la persona kuracisto de la kardinalo Giulio de' Medici (estonta papo Klemento la 7-a). Li krome redaktis kelkajn eseojn, ekzemple la De optima victus ratione, en kiu li esprimas dubojn pri tiama farmacio. Klemento la 7-a igis lin episkopon de Nocera Inferiore.

En 1536, Giovio akiris personan vilaon ĉe la lago Como kaj nomis ĝin Museo, ĉar li enmetis tien sian kolekton da portretoj de famuloj. En 1549, la papo Paŭlo la 3-a nuligis lian episkopan titolon, kaj Giovio decidis transloĝiĝi al Florenco, kie li mortis en 1552.

Verkoj redakti

  • De romanis piscibus (1524)
  • De legatione Basilii Magni Principis Moschoviae (1525)
  • Commentario de le cose de’ Turchi (1531)
  • Elogia virorum litteris illustriumElogia doctorum virorum (1546)
  • Descriptio Britanniae, Scotiae, Hyberniae et Orchadum (1548)
  • Vitae (1549)
  • Historiarum sui temporis libri (1550-52)