La Papaj konsilioj estas apartaj oficoj de la Roma kurio kreitaj precipe post la Dua Vatikana Koncilio kaj estis difinitaj, unufoje, kiel Ministerioj per la apostola konstitucio Pastor Bonus (La Bona Paŝtisto), publikigita de papo Johano Paŭlo la 2-a la 2-an de junio de 1988. Ili estis kreitaj por respondi al la postuloj de la homoj kaj adaptiĝas kaj varias laŭ la bezonoj de la epokoj.

Laŭ la kuria ordo, la konsilioj hierarkie sekvas la Ŝtatsekretarion de la Sankta Seĝo, la Kongregaciojn de la Roma Kurio kaj la Papajn tribunalojn.

Tiuj konsilioj estas preziditaj de episkopo: la “prezidanto” estas asistata en lia ofico de sekretario (kutime, titola episkopo).

La Papaj konsilioj nun (2012) estas dekdu:

En la apostola konstitucio Pastor Bonus de 1988[1] antaŭvidita ankaŭ ”Papa konsilio por dialogo kun la ne-kredantoj”, fondita de Paŭlo la 6-a. Sed en 1993, papo Johano Paŭlo la 2-a unuigis tiun papan konsilion kun Papa konsilio por la kulturo.

Notoj redakti

  1. A postola Konstitucio Pastor Bonus, artt. 163-165.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Franclingva situi de Vatikano
  • [2] Francalingva Motuproprio de Johano Paŭlo la 2-a
  • [3] La latina oroginala teksto de la apostola konstitucio “Pastor Bonus” .
 
La aŭtoro de la "Pastor Bonus"