Papenburg
La urbo Papenburg situas en la nordokcidento de Germanio, en la pleja okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 38556 loĝantojn. Proksimas la rivero Emso kaj la limo al Nederlando.
Papenburg | |||||||
| |||||||
urbo • memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Emsland | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 04961, 04962, 04965 | ||||||
Poŝtkodo | 26871 | ||||||
Aŭtomobila kodo | EL | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03454041 | ||||||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jan Peter Bechtluft | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Hauptkanal re. 68/69 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 38556 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 53° 4′ N, 7° 24′ O (mapo)53.0666666666677.4Koordinatoj: 53° 4′ N, 7° 24′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 6 m | ||||||
Areo | 118,36 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.papenburg.de/ | ||||||
Papenburg estas la plej norda urbo de la distrikto Emsland, kaj troviĝas proksime al la pli grandaj urboj Leer kaj Oldenburg.
La urbocentron karakterizas pluraj kanaloj, kiuj donas "nederlandecan" aspekton al ĝi. La urbo estas konata interalie pro la ŝipfarejo Meyer (Meyer Werft), kiu produktas luksajn kaj grandegajn ŝipojn por krozadoj.
Kulturo kaj vidindaĵoj redakti
-
urbodomo
-
turo "Obenende"
-
ŝipo „Margaretha von Papenburg“
-
landa ĝardena ekspozicio 2014
Kaj en la urba teatrejo kaj en la urbohalo sursceniĝas teatraĵoj, klasikaj koncertoj, kabaredaĵoj, ĵazo, prelegoj kaj artaj ekspozicioj. Krome en la urbo ekzistas kvinhala kinejo, ekspoziciejo en bieno Altenkamp (en urboparto Aschendorf), subĉiela muzeo en urboparto Obenende kaj – en Germanio unika – interaktiva muzeo en urboparto Untenende, kiu nomiĝas "Papenburga Tempostokejo" (germane Papenburger Zeitspeicher).
Konstruaĵoj redakti
La urbokerno kun multaj historiaj domoj el ruĝaj kaj blankaj brikoj, pluraj kanaloj kaj moveblaj pontoj vere memorigas pri Nederlando. La urbo estas la plej malnova kaj plej longa marĉa setlejo de Germanio.
Partneraj urboj redakti
- Rochefort en Francio
- Pograniĉni en Rusio
Geografio redakti
Papenburg havas areon de 118,36 km². La komunumo estas subdividita en la urbopartoj (Ortsteile):
|
Loka gazeto redakti
En la urbo publikiĝas la loka gazeto Ems-Zeitung, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.
Rilatoj al Esperanto redakti
En Papenburg naskiĝis Herbert F. Höveler, pseŭdonimo E. Ĉefeĉ, membro de la Lingva Komitato ekde 1908 kaj de la Akademio de Esperanto ekde 1912.
Jen iuj impresoj de esperantiste fotita promeno laŭ la ĉefa urba kanalo redakti
pliaj bildoj en la vikimedia komunejo