Papero, tondilo, ŝtono

ludo

Papero, tondilo, ŝtono estas ludo ludata inter du personoj per la manoj. La parto de ĝia nomo povas permutiĝi. La ludo havas diversajn nomojn en diversaj kulturoj (vidu sube).

Papero, tondilo, ŝtono

emblemo

samtempa ludo • nul-suma ludo • Sansukumi-ken
vdr

Per la ludo eblas krei duuman decidon (jes-ne-decidon), kiu estas ne tre facile manipulebla kaj ne bezonas ilojn.

Ludado, reguloj redakti

     
       
       
       

La montraj fingroj de la grizaj manoj montras
al la venkanta figuro (supre aŭ maldekstre).
Griza pugno signifas sendecidan ludon.

La du ludantoj pugnigas po unu mano kaj kune nombras ĝis tri (aŭ faras ion ekvivalentan). Je "tri" ambaŭ samtempe formas el la pugno unu el tri figuroj:

  • Papero: plata mano.
  • Tondilo: la montra kaj la longa fingroj estas etenditaj, la aliaj rekurbigitaj.
  • Ŝtono: la mano restas pugna.

La celo estas venki la kontraŭulon, elektante figuron, kiu superas lian. Ĉiu figuro estas supera kaj malsupera al po unu alia; la tri figuroj do venkas sin cikle:

  • Ŝtono malakrigas (aŭ detruas) tondilon: ŝtono venkas.
  • Tondilo tondas paperon: Tondilo venkas.
  • Papero kovras (envolvas) ŝtonon: Papero venkas.

Se la du ludantoj elektas la saman figuron, la ludo estas sendecida. Ofte oni ripetas la ludon, ĝis ke unu ludanto atingas certan nombron la venkoj.

En kelkaj landoj oni nombras ĝis tri aŭ eldiras tri unusilabajn vortojn, en aliaj oni aldonas kvaran (ekz. 1 – 2 – 3 – ek!). Necesas klare antaŭfiksi tion. Ĝenerale oni ĉe ĉiu dirita silabo skuas la pugnon por malfaciligi la observadon. En Tajvano oni ne faras tion, sed lasas la manon en trankvilo ĝis la fina silabo.

Strategio redakti

Ludoteorie la ludo estas tre simpla. La sola vojo por altigi siajn ŝancojn estas malfaciligi ian divenadon de la sekva elekto (aŭ mem sukcese diveni). La strategioj do apartenas al la kampo de psikologio. Kutime oni akceptas erarigajn, eble ŝercan paroladon antaŭ la ludo, kiu influu la elekton de la kontraŭulo.

Ludoteorie oni devus hazarde kaj egalprobable elekti inter la tri ebloj. Sed malmultaj homoj kapablas decidi tute hazarde. Perry FRIEDMAN verkis komputilan programon Roshambot, kiu analizas la ludkonduton de sia kontraŭulo kaj utiligas la scion por plibonigi sian propran strategion (kaj tiel gajni pli ofte). Friedman ankaŭ senkomputile lertas pri tio; an aŭgusto 2001 li venkis en konkurso kontraŭ sep aliaj ludantoj, inter ili Phil HELLMUTH, eks-ĉampiono de pokero.

 
"puto"

Varianto de la ludo enkondukas kvaran simbolon, la akvoputon (ringo el dikfingro kaj montra fingro); ĝi venkas la ŝtonon kaj la tondilon kaj venkatas nur de la papero. Unuavide ĝi komplikas la ludon, kaj komencantoj kutime bezonas iom da tempo por konstati, ke pro la akvoputo la ŝtono iĝas tute senutila: akvoputo estas ĉiam almenaŭ same bona, kaj kontraŭ ŝtono pli bona. Se ambaŭ ludantoj scias tion, la varianto estas ekvivalenta al la originala ludo.

Trompado redakti

Novuloj de la ludo baldaŭ lernas prokrasti la malfermon de la pugno por ŝajnigi, ke ili elektas ŝtonon, kaj lastmomente tamen montri paperon aŭ tondilon. Se la kontraŭulo observas por adapti sian propran decidon, li mem montras paperon por venki la ŝtonon; do utilas mem elekti tondilon. Sed necesas ne trouzi tiun ruzaĵon.

La malferma ritualo antaŭ la montrado (1 – 2 – 3 [– ek]) celas sinkronigi la du ludantojn por certigi samtempan montradon de la elekto. Povas esti avantaĝe "dikti" al la kontraŭulo pli rapidan ritmon ol li mem dezirus, por fordistri lin de la ludado.

Origino redakti

Ĉina libro el 1600 atestas, ke la radikoj de la ludo estas en la dinastio Han. De Ĉinio, la ludo translokiĝis al Japanio kaj gajnis popularecon tie. [1] La ludo, aŭ versioj de ĝi, ankaŭ okazis en antikvaj tempoj en Egiptio, Grekio kaj Romo. [1] Oni konjektas, ke ĝi venis de Portugalio jam en la unua jarcento post Kristo de la romanoj, kiuj konkeris la regionon. Fine de la 19a jarcento la ludo fariĝis ofta en Eŭropo.

Versioj redakti

 
Diagramo montranta (ekde supre kaj dekstrume): tondilo, papero, ŝtono, lacerto, spock

La ludo estas konata en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. En Japanio ĝi nomiĝas Jan-Ken-Pon, en Italio Mora, en Indonezio la versio estas "elefanto-homa-formiko".

Infanoj tra la mondo inventas versiojn de la ludo sufiĉe similaj al la originalo, krom anstataŭigi la rolulojn per io alia aŭ pli komplikaj reguloj.

Estas plilongigita versio de la ludo nomita "Spock Lacerto Tondilo Papero Ŝtono", kie la laŭleĝeco estas pli komplika, kaj aldoniĝas du pliaj elektoj: Lacerto (la mano poziciigas simile al ŝtrumpeta marioneto) kaj Spock - rolulo de la televida serio "Star Trek" (markita per la vulkana saluto "Vivu longe kaj prosperu", identigita kun la rolulo de Spock en la serio) . La reguloj en la plilongigita ludo estas (laŭ la direktoj de la almetita diagramo): tondilo tranĉas paperon; papero envolvas ŝtonon ; ŝtonon dispremas Lacerton ; Lacerto mordas Spock; Spock rompas tondilon; Tondilo tondas la kapon de lacerto; lacerto manĝas paperon; Papero refutas Spock; Spock vaporigas ŝtonon; ŝtono malfunkcias tondilon. La ŝanco de hazarda nevenkeco en ĉi tiu versio falas al dudek procentoj anstataŭ triono en la originala versio. Estas variaĵoj kun 7, 9, 11, 15, 25 kaj eĉ 101 elektoj.

Turniroj redakti

Jen kaj jen okazas turniroj de "papero, tondilo, ŝtono". Tiaj turniroj estas interesa psikologia defio. Evidente la strategio diktata de ludoteorio estas elekti ĉiun figuron trionaparte kaj hazarde. Tamen homo ne povas konduti plene hazarde; do lerteco pri la ludo implicas instigi la kontraŭulon je nehazardaj movoj kaj profiti de tio (kiel menciite supre sub "strategio"). La fakto, ke kelkaj spertaj ludantoj kapablas preskaŭ ĉiufoje atingi la finludojn, atestas pri la eblo influi la rezulton de la ludo.

En Japanio, kie la ludo nomiĝas ĝan-ken, turniroj ofte aperas televide kun partopreno de popularaj aktoroj. Ankaŭ reklam-kioskoj uzas la ludon por impliki la aŭskultantaron.

Internaciaj mondaj ĉampionadoj de WRPS redakti

Ek de 2002 la monda asocio pri la ludo (World Rock Paper Scissors Society = Monda Ŝton-paper-tondila Societo, angle) kreis norman regularon por internacia ludado kaj patronis ĉiujaran mondan ĉampionadon kaj krome regionajn kaj landajn vetludojn tra la jaro. Tiuj ĉampionadoj, partoprenataj de ludantoj el la tuta mondo, allogis la atenton de internaciaj amaskomunikiloj. Vetludoj de WRPS estas konataj pro altaj monpremioj, lerta surscenigo kaj atentokaptaj konkursantoj.

Rezultoj de la mondĉampionado de WRPS de 2002

Jaro Gastiga urbo Ĉampiono Sekso Nacieco
2002 Toronto (Ontario) Pete Lovering vira Kanado
2003 Toronto (Ontario) Rob Krueger vira Kanado
2004 Toronto (Ontario) Lee Rammage vira Kanado
2005 difinota

De 2004 la usona televidstacio Fox Sports Net elsendis la ĉampionadon.

Aliaj nomoj de la ludo redakti

  • Ĝan Ken Pon, Ĝanken (Japanio)
  • Farggling (Usono)
  • RoShamBo[2] (Rochambeau, sud-okcidento de Usono)
  • Ching Chong Chow (Sudafriko)
  • Morra cinese aŭ morra giapponese[3] (Italio: ĉina morra aŭ japana morra)
  • Piedra-Papel-Tijeras (Hispanio: ŝtono folio tondilo)
  • Pierre-feuille-ciseaux (Francio: ŝtono folio tondilo)
  • Gawi Bawi Bo (Koreio: tondilo-ŝtono-tuko)
  • Schere Stein Papier, Schnick Schnack Schnuck; Ching Chang Chong; Klick Klack Kluck (Germanio)
  • Schnibbeln (suda Germanio)

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti