Papertabulo

Papertabulo estas speco de tabulo uzata dum prezentadoj, prelegoj, laborgrupaj sesioj, diskutoj aŭ debatoj. Ĝi similas al blanka tabulo, sed kutime inkluzivas plurajn grandajn paperajn paĝojn forpreneblajn.

Papertabulo.

Modernaj versioj de la papertabulo estas

Faks-tabulo.

Tiu estas identa al papertabulo. Sed inkluzigita estas faksilo. Post finigo de paĝo oni simple puŝas butonon de la faksilo kaj kopio de la paĝo en formato A4 estas farita.

Komputila versio

Oni ne skribas sur papero, sed sur komputilo. Pligrandigite la teksto kaj desegnoj aperas per projekciilo sur granda blanka tabulo. Post finigo ĉio povas esti stokita kaj kopioj povas esti disigitaj papere aŭ rete.