La Papiruso 75 (75; Papiruso Bodmer XIV-XV) estas unu el la plej antikvaj papirusoj de la Nova Testamento. Dekomence ĝin formis ĉirkaŭ 144 paĝoj kies 102 estas pretervivintaj komplete aŭ parte»;[1] ĝi entenas ĉirkaŭ la duonon de la teksto de du kanonaj Evangelioj,[2] nome la Evangelio laŭ Luko (ĉe Papiruso Bodmer XIV) kaj la Evangelio laŭ Johano (ĉe Papiruso Bodmer XV) ambaŭ en greka lingvo. Nestle-Aland (27-a eldono, NA27) ĝin reirigas al la komenco de la 3-a jarcento; temas, do, pri unu el la plej antikvaj manuskriptoj de la Nova Testamento kune kun la Papiruso 4 (=4),[3] de la Evangelio laŭ Luko (la fragmentoj pretervivintaj entenas: 3:18-24:53».[3][4] Ĝi, kiel dirite, entenas ankaŭ grandajn erojn de la Evangelio laŭ Johano: 1-15.
Nekutima karakterizo de tiu kodeksa manuskripto estas ke Luko finiĝas kaj Johano konenciĝas en la sama folio (paĝo).[5]
Sinsekva malkovro pri aliaj fragmentoj inkluzivigis aliaj erojn inter tiuj konservitaj en la Papiruso 75, nome Luko 4:1-2 e 5:37-39 kaj Johano 11:15-18,31-33, 12:47, 13:10, 14,9-10, 14:26-15,10.[6]

MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
PAPIRUSOJ
“PAPIRUSO 7575 = BODMER XIV-XV”
Papiruso 75 (75) = Bodmer XIV-XV
numero kaj simbolo = 75
tekstoj = Evangelio laŭ Luko ( 3:18-24:53); Evangelio laŭ Johano 1-15
datado = 175-225
lingvo = greka
malkovro = Pabau, Egiptio
konvervata = Vatikana Biblioteko, Romo
folioj = 102 (origine 144)
dimensioj = 26 cm x 13 cm
kategorio = I (laŭ la kriterio de Kurt Aland)
teksta tipo = aleksandria
noto = tre simila al Papiruso 66 (P66), B, Uncialo 0162; ĝi mankas je la perikopo de la virino adulta kaj je la priskribero pri la agonio de Jesuo

Priteksta kritiko redakti

En la manuskripto mankas la perokopo de la adultulino (8,1-11), kiel ankaŭ en la Sinaja Kodekso, Vatikana Kodekso kaj  66; mankas ankaŭ ero de la rakonto pri la agonio de Jesuo en la ĝardeno Getsemana (Luko 22,43-44), kiel ankaŭ en la Sinaja Kodekso, Aleksandria kodekso (A), Vatikana Kodekso (B), kaj Kodekso Borja (T), 1071.[7]

Teksto redakti

La greka teksto de tiu ĉi kodekso estas reprezentanto de teksta tipo aleksandria. Kurt Aland ĝin lokigis en la kategorio I.[8] La teksto pli similas al la Vatikana Kodekso (B) ol al la Sinaja Kodekso; la kongrueco inter  75 kaj la Vatikana kodekso (B) atingas la 92% por la Evangelio laŭ Johano[9] kaj la 94% por la Evangelio laŭ Luko.[10] Ĝi kongruas ankaŭ kun la  111.[11]

Laŭ Kurt Aland,  75 tiu papirusa teksto estas la ŝlosilo kompreniganta la komencan tekstan historion de la Nova Testamento.[12]

Kelkaj tekstaj variantoj redakti

Luko 8,21 signas αυτον anstataŭ αυτους; tiu lego troviĝas ankaŭ en la Minusklo 705 kaj en Kodekso Verona.[13]

En Luko 11,4, la frazo «αλλα ρυσαι ημας απο του πονηρου» («sed liberi nin de la malbono») estas preterlasata; tiu pretelaso okazas ankaŭ en la Sinaja Kodekso, Vatikana Kodekso, Kodekso Reĝa, familio I (f1), Minusklo 700, Vulgato, Sinaja Kodekso Siria (syrs), kaj en la Koptaj versioj de la Bibliosa, bo.[14]

En Luko 16,19 la manuskripto registras «Ανθρωπος δε τις ην πλουσιος, ονοματι Ν[ιν]ευης, και ενεδιδυσκετο» (Estis homo riĉa, nomata C'era N[in]eue, kiu vestis).[15] Tiu lego estas subtenata ankaŭ ĉea la versio kopta-sahidica kaj ĉe du manuskriptoj grekaj minisklaj, nome Minusklo 36 kaj Minusklo 37, krom en skolio de necerta dato kiu registras «ευρον δε τινες και του πλουσιου εν τισιν αντιγραφοις τουνομα Νινευης λεγομενον».[16]

Luko 22,43-44, la agonio de Jesuo en Getsemano, estas preterlasata kiel ankaŭ en la kodeksoj א*, Aleksandria Kodekso (A), Kodekso Borja (T).[7]

En Luko 23:34,  75 estas preterlasita la vortoj ”Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin,; ĉar ili ne scias, kion ili faras” kiel ankaŭ en la Sinaja kodekso a, B, Kodekso Beza (D*), Kodekso Vasingtona (W), Kodekso Koridethi (Θ), Uncialo 070, Kodekso Vercela (a) , Sinaja Siria s, kaj en la Koptaj versioj de la Biblio sa, copbo.[17]

Luko 24,26 signas «βασιλειαν» dum la plejgranda parto de la manuskriptoj entenas «δοξαν».[18]

Nun Papiruso 75 estas konservata ĉe la Vatikana Biblioteko kie ĝin gastigis usona anonimulo kiu ĝin aĉetis el la Fondaĵo Bodmer por ĝin doni al Vatikano.

Notoj redakti

  1. Metzger kaj Ehrman (2005), p.58
  2. "Bodmer Papyrus 14-15 arrives at the Vatican"[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 Gregory (2003), p. 28
  4. Wilker
  5. Edwards (1976), p. 194
  6. Marie-Luise Lakman, "Papyrus Bodmer (P 75): Neue Fragmente", Museum Helveticum, 64 (2007), pp. 22-41.
  7. 7,0 7,1 UBS3, p. 305.
  8. Kurt Aland, Barbara Aland, "The Text Of The New Testament: An Introduction to the Critical Editions and to the Theory and Practice of Modern Textual Criticism", tradukisto Erroll F. Rhodes, William B. Eerdmans Publishing Company, Grand Rapids, Michigan, 1995, p. 101.
  9. S. A. Edwards, «P75 Under the Magnifying Glass», Novum Testamentum, XVIII, kajero. 3, pp. 211-212.
  10. Gordon D. Fee, « 75,  66, and Origen: THe Myth of Early Textual Recension in Alexandria», in: E. J. Epp & G. D. Fee, Studies in the Theory & Method of NT Textual Criticism, Wm. Eerdmans (1993), pp. 247-273.
  11. Philip W. Comfort, Encountering the Manuscripts. An Introduction to New Testament Paleography & Textual Criticism, Nashville, Tennessee: Broadman & Holman Publishers, 2005, p. 76.
  12. Reconsidering  75 in the Frame of a Various Egyptian Tradition
  13. NA26, p. 181.
  14. UBS3, p. 256.
  15. Philip Comfort, The Text of the Earliest New Testament Greek Manuscripts (2001), p. 551.
  16. Bruce M. Metzger, The Early Versions of the New Testament: Their Origin, Transmission and Limitaitons, Clarendon Press: Oxford 1977, p. 136.
  17. UBS4, p. 311.
  18. NA26, p. 244

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj