La Papiruso Westcar (Vestkar-papiruso) estas fragmenta antikva egipta teksto, entenante 5 rakontojn pri mirakloj, estigitaj de pastroj kaj magiistoj. La papiruson (12 rulaĵojn) malkovris en 1823/1824 Henry Westcar La papirusrulaĵoj troviĝas ekde 1886 en la papirusa kolektaĵo de la Egipta Muzeo de Berlino. Ĝi estis verkita en la Meza Imperio, verŝajne dum la 13-a dinastio, en komenco de la 18-a jarcento a.K.. La papiruso estis verkita en hieratika skribo, fare de komencanta skribisto, kiu skribis kun ortografiaj eraroj, malprecize.

Kopiaĵo de "Westcar-papiruso" en ekspozicio en la Egipta muzeo, Berlino

La rakontoj okazas pli ol 800 jarojn pli frue ol la verka datumo. La sceno estas komence la kortego de farao Ĥufu (regis 2589-2566 a.K.) kaj poste ties regada tempo. La teksto klare montras la troan pompon de la 4-a dinastio, emfazas la komfortan kaj pompan veturon de princo Ĝedefhor. Tiu princo prezentas al la farao magiiston, kiu aŭguras falon de la 4-a dinastio.

Laŭ analizoj, la teksto ankaŭ servis la heredigon de esprimoj, ideoj, instruon de la skribistoj. Plua servo estis la legitimo de Dia naskiĝo de regantoj de la 5-a dinastio. Pro tio oni pensas, ke la originala verko estis skribita en 2450-2420 a.K., ĉe naskiĝo de la 5-a dinastio. Laŭ la lingvaj karakterizaĵoj de la nuna teksto, ĝi estis verkita plej malfrue en la periodo antaŭ la 12-a dinastio, ĉe fino de la Meza Imperio.

Henry Westcar donis la papirusajn rulaĵon en 1839 al egiptologo Karl Richard Lepsius, kiu ne povis deĉifri la tekston. La tekston deĉifris Adolf Erman en 1890.

La rakontetoj redakti

La unuan rakonton prezentas nekonata filo de Ĥufu (verŝajne Ĝedefhor) kaj la teksto mankas grandparte, krom la konkludo. Ŝajnas, ke la teksto priskribis miraklon de la instrua pastro dum regado de farao Ĝoser, verŝajne tiun de la fama Imhotep mem.

La dua rakonton fabelas Ĥafra kaj okazas dum regado de unu antaŭulo de Ĥufu. La ĉefpastro de farao Nebka ekscias, ke ŝia edzino havas amaferon kun viro el Memfis. La ĉefpastro Weba-aner fasonis krokodilon el vakso kaj transformis ĝin per magio al vera krokodilo, kiu serĉis la amaton de la edzino kaj kaptis lin. Ili luktis en la Nilo ĝis ties sufoko. Tia la kontenta pastro retransformis la krokodilon al vaksa statuo. La nefidela virino estis bruligita, ŝiaj restaĵoj estis ĵetita en la Nilon.

La trian rakonton fabelas alia filo Baufra kaj okazas dum regado de la avo Snofru. La farao decidis kolekti 20 virgajn virinojn kaj ili devis remi sur la palaca lago por lia ĝuo, vestita nur per fiŝada reto. La taktodona rem-ino perdas sian amuleton en la akvo, sed helpas ŝin la magiista pastro Ĝaĝamneĥ, kiu dividas la akvon (kiel poste Moseo) kaj metas unu parton de akvo sur la alian. Oni trovas la amuleton kaj la virinoj denove ekremas.

La kvaran rakonton fabelas Hardedef, okazas dum regado de Ĥufu. La magiisto Ĝedi havis – laŭ la fabelo – kapablon rekreskigi detranĉitan kapon al besto, humiliĝas antaŭ li la sovaĝa leono, konas la nombrojn de ĉambroj de sekreta preĝejo de Thoth. Ĥufu sendas sian filon por tiu magiisto kaj okaze de alveno de la magiisto, li ordenas dekapigon de ansero, akvokoko kaj okso. Dedi realfiksas la kapojn. Ĥufu poste demandas la nombron de la preĝejo de Toth kaj Dedi evitas la rektan respondon, dirante , ke li scias nur, kie ĝi estas. Kiam Khufu demandas pri la kie kaj kiel, Dedi respondas, ke Ĥufu ne povas aliri ĝin, sed unu el la tri estontaj faraoj en la utero de virino Reddedet konas la respondon. La edzo de tiu virino estas Rauser, kiu vivas apud la kanalo, sed li ne estas la vera patro de la ĝemeloj, ilia patro estas la Dio Re. Tiu profetaĵo aludas je komenco de la 5-a dinastio, komenciĝante kun regado de Userkaf.

La lasta nekompleta rakonto rompas la formon kaj donas atenton je nasko de la tri ĝemeloj de Reddedet.