Parabolo de la dek virgulinoj

La Parabolo de la dek virgulinoj estas unu el paraboloj de Jesuo, rakontita nur en la Evangelio laŭ Mateo (25,1-13). Teksto:
“1 Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo. 2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. 3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si; 4 sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj. 5 Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis. 6 Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte. 7 Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn. 8 Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas. 9 Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem. 10 Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita. 11 Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni. 12 Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas. 13 Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.”

PARABOLOJ DE JESUO
“LA PARABOLO DE LA DEK VIRGULINOJ”
La dek virgulinoj (Pentraĵo de Peter von Cornelius).
dokumento = Evangelio de Mateo (25,1-13
aŭtentikeco = tre probable origina, nome Jesua
celo = Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon de la Jesua reveno (la juĝa momento)
ĉeesto = en ĉiuj manuskriptoj enhavantaj la Evangelion laŭ Mateo]]
interpreto = Jesuo estas la Novedzo

Interpreto redakti

Por kompreni la parabolon necesas ĝin lokigi en la ĝusta momento. La parabolo estas unu el sekvenco de respondoj al demando en Mateo 24: 3. Jesuo respondis per la detruo de la detruo de Jerusalemo aludante (24.27-30) sian revenon. Eble la disĉiploj insistis por pliscii pri tio, sed Jesuo glitigas la atenton sur la “Estu preparitaj”. Aŭ eble la kristanaj komunoj inter kiuj apostolis Mateo eklasiĝis atenti la revenon de Jesuo: pro tio la evangeliisto lokigis ĉi tie tiun parabolon aŭ li, laŭ iuj komentistoj, elpensis paŭsante pensojn de Jesuo.[1] En tiu parabolo Jesuo rakontas, paŭsante el nuptofesto de tiu epoko en Proksima Oriento, ke al tiuj dek virgulinoj estis konfidita la taskon partopreni en la nupta procesio, tiu de la novedzino. Ĉiu el ili kunportas sian lampon, sed nur kvin kunportas ankaŭ oleorezervon. Sed la novedzo malfruas...

Ĉi tie la Novedzo estas Jesuo same kiel Dio estis la Edzo de la Izraelo (Jeremia 2,2)[2] kaj aliloke, la oleorezervo estas la kredo kaj la espero; la fermo de la pordoj estas la manko de la dia graco, kiu estis negelektata dum la atendo.

Samsencaj paraboloj en la sama kunteksto estas la parabolo da la burĝona figarbo ( 24:32-35), la Parabolo de la fidela servisto (24: 42-51).

La parabolo de la dek virgulinoj en la arto redakti

Tiu parabolo estis unu el la plej poputaraj en Mezepoko kaj havis enorman influon en arto gotika, en la skulpturo kaj arkitekturo de la Katedraloj, aparte en Francio kaj Gemanio; ĝi influis la pentrarton de Ilalio, Hispanio kaj ĝenerale en ren l kristanaj zonoj.

 
La saĝaj virgulinoj kun Jesuo Kristo (Katedralo de Strasburgo).
 
La stultaj virgulinoj kun la diablo (Katedralo de Strasburgo).
 
Tri saĝaj virgulinoj ĝojas (Katedralo de Magdeburgo).
 
Tri stultaj virgulinoj ploras (Katedralo de Magdeburgo).
 
La saĝaj virgulinoj (pentraĵo de Parmigianino)
 
La stultaj virgulinoj (pentraĵo de Parminigianimo)

La parabolo pretigis temon ankaŭ al muzikistoj kiel al J. S. Bach.

Referencoj redakti

  1. Jan Lambrecht, Out of the Treasure: The parables in the Gospel of Matthew, Peeters, 1991, ISBN 90-6831-161-1, p. 204 Jan Lambrecht.
  2. "Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalemo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fianĉineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita."

Aliaj Projektoj redakti

  • [1] Wiki trans
  • Commons=Category:Ten virgins [2]

Vidu ankaŭ redakti