Parabolo de la lolo

La parabolo de la lolo estas unu el la paraboloj de Jesuo registrita en la Evangelio laŭ Mateo (13,24-30) kaj tiu apokrifa de Tomaso.

La malamiko semas lolon, c. 1540
"Dum oni dormis venis la malamiko kiu semis lolon meze de la tritiko.".
"Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin.".

Ĝi rakontas pri la semo kiu kreskiĝos ĝenata kaj malpliigita de la lolo.

La termino zizanio alternativa al la esperanto lolo devenas el antikva greka “ζιζάνιον“ [pluralo ζιζάνια) = zizánion kaj el la malfrua kristana zizania kaj indikas la planton lolium (laŭ scienca terminologio: Lolium temulentum).[1]

Teksto de la parabolo redakti

“24 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo; 25 sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris. 26 Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaŭ la lolo. 27 Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do ĝi havas lolon? 28 Kaj li diris al ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li: Ĉu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin? 29 Sed li diris: Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon. 30 Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon (Mt 13,24-30)”.

Kaj tuj post pri ĝi Jesuo liveras eksplikon por la disĉiploj kiuj pri ĝi eksplicite demandis:

“37 Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo; 38 kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo; 39 kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. 40 Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo. 41 La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon, 42 kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj (13, 37.42)".'

En la Evangelio laŭ Tomaso ĝi troviĝas ĉe la numero 57: "Jesuo diris: “La regno de la Patro similas al homo semanta semojn en sia kampo. Lia malamiko, noktotempe, semis herbaĉojn inter la semoj. La semanto ne volis ke la taglaboristoj deŝiru la herbaĉojn sed diris al ili: ‘Ne, alie deŝirante la herbaĉojn eblas ke vi deŝiras ankaŭ la grenplantojn’. Ĉar en la rikoltotago la herbaĉoj multos kaj estos deŝiritaj”. [2]

Aŭtentikeco redakti

Ekzegezistoj dividiĝas rilate al la aŭtentikeco de la parabolo. Iuj subtenas ke ĝi estas aŭtenta diraĵo de Jesuo,[2][3] aliaj ĝin atribuas al la unuaj kristanaj komunumoj.[4]

Ĝenerale studuloj konsentas ke la versegoj 37-42, nome tiuj de la ekspliko pri la senco de la parabolo, estas aldono de la aŭtoro de la “Evangelio laŭ Mateo”.[3]

 
Eble la herbaĉoj aluditaj estis Lolium temulentum.

Interpretoj redakti

Ankaŭ se Jesuo distingas la siajn el la nesiaj, tiu diferenco foje povas ne esti evidenta por la disĉipla komunumo: do necesas pacienci ĉar la divido inter la veraj adherantoj kaj la ŝajnigantoj estos ago de la Patro.

Dume, tamen, ĉiu daŭrigu perfektiĝi ĉar ĉiu responsas pri si mem.[5]

Iuj interpretis tiun parabolon kiel inviton al tolero ĉar nur Dio kapablas kaj rajtas juĝi kaj distingi la verajn el la falsaj profetoj. Tamen tiu interpreto devas ne kolizii kun la invito de Jesuo defendi la ŝafojn el la lupoj kiel aperas en la priskribo pri la Bona Paŝtisto (Johano 10, 1-6), kaj el la admonoj de la apostolo Paŭlo en la 1-a kaj 2-a epistoloj al Timoteo kaj ankaŭ Sankta Petro en sia dua epistolo

Metaforaj uzoj redakti

El la evangelia rakonto oni deduktis aliajn sencojn kaj kreis frazojn tipe “meti lolon”, kio signifas inokuli malkonkordon, vole kaj malice estigi situaciojn de konflikto.

Notoj redakti

  1. El tio la voĉo “lolo” uzata en la esperanta Biblio.
  2. John Dominic Crossan, In Parables: The Challenge of the Historical Jesus, Polebridge Press, 1992, ISBN 0-944344-22-4, pp. 63, 83, 94. Citita en Parables of Jesus.
  3. 3,0 3,1 Joachim Jeremias, Parables of Jesus, Prentice Hall, 1972, ISBN 0-02-360510-3, pp. 81-85, 224-227. Citita en Parables of Jesus.
  4. Bernard Brandon Scott, Hear Then the Parable: A Commentary on the Parables of Jesus, Augsburg Fortress Publishers, 1989, ISBN 0-8006-2481-5, pp.68-70; Robert Funk, The Parables of Jesus: Red Letter Edition, Polebridge Pr Westar Inst, 1988, p. 65. Cititaj en Parables of Jesus.
  5. [1] Sankta Aŭgusteno el Hipono en Sermono 23 pri la Nova Testamento.

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti

Komuna entenas bildojn pri la parabolo de la lolo [3]