Parabolo de la sinapa semeto

La parabolo de la sinapa semeto estas unu de la paraboloj de Jesuo rakontitaj en la tri sinoptikoj: Evangelio laŭ Mateo en 13,31-32; Evangelio laŭ Marko en 4,30-32, kaj Evangelio laŭ Luko en 13,18-19. Ankaŭ la apokrifa Evangelio de Tomaso (n. 20 de [1]). Eblaj bibliaj paraleloj troveblas en la Libro de Danielo (4,10-12) kaj (4,20-22; en la libro de Libro de Jeĥezkel (17,22-23) kaj (31,1-9).

Ĉizaĵo de Jan Luyken ilustracianta la parabolon de sinapa semeto, el Biblio Bowyer.

La parabolo de la sinapa semeto redakti

Jen la parabolaj tekstoj:[1]

Marko 4,30-32: “30 Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin? 31 Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero, 32 tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo" [2]

Luko 13,18-19: “18 Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi ĝin komparu? 19 Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj”.

Mateo 13,31-32: “31 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo; 32 ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj”.

Evangelio de Tomaso 20: “20. La disĉiploj diris al Jesuo: “Diru kia estas la ĉiela regno”. Kaj li ilin respondis: “Ĝi similas sinapan semon, la plej etan el ĉiuj semoj, sed kiam ĝi falas en plugitan grundon, ĝi produktas grandan planton kaj fariĝas ŝirmilo por ĉielaj birdoj”.

Aŭtentikeco redakti

Ĉar la parabolo ĉeestas en la tri sinoptikoj kaj ĉar ĝi estas ĉiam raportita en la manuskriptoj, laŭ fakuloj tiu parabolo konsiderindas aŭtenta eldiraĵo de Jesuo. Kelkaj amuziĝas doni poentojn pri tiu aŭtentikeco, agnoskante al ĝi la maksimumon.

Intrerpretoj redakti

 
Planto de nigra sinapo.

La tipo de sinapo aludata de la parabolo povas atingis altecon ankaŭ de 8/9 metroj, sed ne estis plantita en ĝardenoj. La kontrasto inter la malgrandeco de la semo kaj la alteco de la planto estas proverba observo. Jesuo, eble, intencas kompari sian etan sukceson en la anonco de la Dia Regno kun la estonta sukceso. La birdoj, laŭ multaj komentistoj, estas la adherantoj al la invito de Jesuo, paganoj kun Izraelo, pekuloj serĉataj Dion: la disĉiploj, do, ne limiĝu vidi la nunon sed estu certaj pri la universala estonta sukceso; fakte, ĉar la birdoj alflugas de multaj flankoj, oni argumentis ke ĉi-tie estas aludata la universaleco de la Ĉiela regno. Laŭ aliaj, malmultaj pervere, la birda amaso aludas al la facileco malpurigi la regnon per nekontrolo pri la rifuĝintoj en la arbo, kelkaj volis vidi en la parabolo averton de Jesuo kontraŭ la lupoj meze de la ŝafoj.[2]

Notoj redakti

  1. La versio ĉi-tie uzata estas tiu esperanta, kiu siavice baziĝas sur la grekaj manuskriptoj esploritaj de kompilistoj de unua Vulgato kaj de Lutera kaj anglikana biblioj
  2. I. Howard Marshall, The Gospel of Luke: A commentary on the Greek text, Eerdmans, 1978, ISBN 0-8028-3512-0, pp. 561; John Nolland, The Gospel of Matthew: A commentary on the Greek text, Eerdmans, 2005, ISBN 0-8028-2389-0, p. 551

Vidu ankaŭ redakti