Paradiski estas skiejo en Savoie, Francio. Ĝi estis kreita en decembro 2003 per kunigo de la teritorioj de La Plagne kaj Les Arcs per la telfero Vanoise Express. Ĝin administras la Kompanio de la Alpoj.

Parto de la skiejo

Ĝi havas:

  • 29 kurejojn nigrajn (altnivelajn),
  • 66 kurejojn ruĝajn,
  • 132 kurejojn bluajn
  • 12 kurejojn verdajn.

La tuta skiejo reprezentas 425 km da kurejoj kun 65.381 m da malsuprenaĵoj, 559 neĝokanonojn, 202 hektarojn da kurejoj.

Fine de 2007, la Vanoise Express estis fermita pro kabloproblemoj[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti