Paradizo (el la persa پرديس Pardis) estas pozitiva koncepto en diversaj religioj. Laŭ la Biblio bela ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva antaŭ la peko, nomata Edena ĝardeno. La biblia rakonto, tamen, pli ol priskribi historian eventon intencas priskribi la kondiĉon de homo, nome lia kondiĉo de bezonulo de la dia graco por eviti la pekon, kaj ke la peko havas konsekvencojn.

Elizeo en la Paradizo, Jan Brueghel la pliaĝa
Elizeo en la Paradizo, Jan Brueghel la pliaĝa
Adamo kaj Eva en la Paradizo, Lucas Cranach (1530).

Ĝi estas ankaŭ loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post morto eternan feliĉon. Tamen, se oni diras "loko", el la Nova Testamento de Kristanoj, paradizo estas difinebla "esti kun Kristo" aŭ esti "ĉe la Patro" (laŭ Johana evangelio). Pro manko de pli klerigaj elementoj, oni facile sin servas je metaforaj imagoj kiujn la Dikredantoj taksas metaforaj. Teologioj kaj katekismoj de la diversaj kristanaj konfesioj pri paradizo kondukas fidelulojn al eliminado de ĉio materia aŭ tempa aŭ sperta.

La koncepto de paradizo ekzistas en preskaŭ ĉiuj religioj. La kredantoj ankaŭ parolas pri la « Regno de Dio » kiu manifestos en la fino de la mondo. Simila koncepto, la nirvano, ekzistas en la hinduismo, la ĝajnismo kaj la budhismo, eĉ se ĝi reprezentas en ĉi tiu kazo pli spiritan staton ol fizikan lokon.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paradis en la franca Vikipedio.