Paradokso de Jevons

La Paradokso de Jevons, Jevons-efikorebata efiko estas supozo en ekonomiko, laŭ kiu tiuj teknologiaj evoluigoj, kiuj plibonigas efikecon de produkta fonto, antaŭhelpas ties pli vastan uzadon, plikonsumon de la fonto.

Portreto de W. Stanley Jevons 42-jaraĝa, fare de G. F. Stodart.

La paradokson notis en 1865 la angla ekonomikisto William Stanley Jevons en sia libro „The Coal Question". Li rimarkis, ke tiuj teknologiaj plibonigoj, kiuj ebligis pli efikan uzon de la karbo (pli efikaj vapormaŝinoj de James Watt kompare al tiuj de Thomas Newcomen), kondukis al pli granda uzafo de karbo en industrio. La pli efikaj metodoj igis la karbon kosto-efika energifonto.

Pliaj ekzemploj:

  • La nove aldonitaj vojoj celas ebligi tempoŝparadon, eviton de axutomobilaj ŝtopiĝoj, sed tio helpas ekuzadon de vojoj de laboristoj eĉ el pli foraj lokoj, pli ofte, tiel la celita tempoŝparado perdiĝas, la trafik-ŝtopiĝo reaperas.
  • Pli granda povumo de komputilo ebligas uzadon de pli kostaj kaj komplikaj programoj, povum-bezonaj ludoj.