Paragilmeno (ruse Парагильмен, ukraine Парагільмен, krime-tatare Paragilmen) estas monto sur Krimea duoninsulo (Ukrainio) situanta 2 kilometrojn norde de la vilaĝo Malomajako (Aluŝta municipo). La monto estas fama kiel la plej alta kalkoŝtona "roko-forpelito" (iama parto, poste apartiĝinta) de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro (pli ĝuste - de la Babugana altebenaĵo). La nomo de la monto havas helenan devenon: en la helena lingvo paraginome signifas "iri ekster ion"[1].

Paragilmeno
La monto Paragilmeno vidata de sur la ŝoseo Jalto-Aluŝto
La monto Paragilmeno vidata de sur la ŝoseo Jalto-Aluŝto
monto
Alteco 871 m
Situo Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 37′ N, 34° 20′ O (mapo)44.62333333333334.338333333333Koordinatoj: 44° 37′ N, 34° 20′ O (mapo) f4
Paragilmeno (Krimeo)
Paragilmeno (Krimeo)
DEC
Paragilmeno
Paragilmeno
Situo de Paragilmeno
Map
Paragilmeno
vdr
Paragilmeno. 2012.

La monto altas 871 metrojn super la marnivelo. Ĝiaj sudaj kaj sudorientaj deklivoj estas rokaj kaj abruptaj; se rigardi de la mara flanko la monto similas grandan trapezon. La montosupro estas plata kaj plejparte arbar-kovrita. En la nord-okcidenta direkto la monto iom post iom altiĝas kaj finfine konektiĝas al la sud-orienta flanko de la Babugana altebenaĵo.

Sur Paragilmeno kreskas ĉirkaŭ 30 specioj de arbaroj kaj arbustoj, inter kiuj 10 estas registritaj en la Ruĝa libro. La ĉefa vidindaĵo de Paragilmeno estas du grandaj taksusoj, kies trunkoj dikas ĉirkaŭ 70 centimetrojn (oni opinias tiujn arbojn esti unuj el la plej maljunaj arboj sur la Krimea duoninsulo).

La monto estis deklarita kiel natur-monumento en 1964; ĝiaj supraĵo kaj nord-okcidenta parto apartenas al la samnoma botanika rezervejo.

Piednotoj redakti

  1. Belanskij I. L., Lezina I. N., Superanskaja A. V. "Krimeo: geografiaj nomoj". Eld. "Tavrija-plus", Simferopolo, 1998, p. 99 (originale: Белянский И. Л., Лезина И. Н., Суперанская А. В. "Крым: географические названия", eld. "Таврия-плюс", Simferopolo, 1998)