Paralizo (de la greka vorto παράλυσις, parálisis) en ĝenerala lingvouzo estas la parta aŭ plena perdo de movoj de unu aŭ pluraj membroj aŭ organaj sistemoj de (homa aŭ besta) korpo. En la lingvaĵo de neŭrologio, paralizo estas la parta aŭ plena perdo de la funkcio de difinita nervo, kun rezultantaj funkcioperdo rilate al sentado aŭ muskola moviĝo. En pli vasta senco ankaŭ povas temi pri la subjektiva percepto de paralizo malgraŭ principe kompleta organa funkcio. Ĝin povas akompani anestezo, sensenteco. Laŭ la esploroj de Christopher & Dana Reeve Foundation la 2% de la homoj suferas je io paralizo.[1]

En la medicina terminaro, la vortoradiko -plegio (de la greka vorto πληγή, en la moderna greka lingvo prononcata plijí, dum la antikva epoko plēgḗ) estas sufikse uzata en pliprecizigaj nomoj de konkretaj paralizoj: ekzemploj estus la vortoj

  • hemiplegio (paralizo trafanta, parte aŭ tute, nur unu duonon de la korpo, ĝenerale pro cerba lezo en la aliflanka hemisfero),
  • paraplegio (paralizo de la malsupraj membroj) aŭ
  • oftalmoplegio (paralizo de la oftalma nervo, latine nervus ophthalmicus).

Korpe kaŭzataj paralizoj redakti

Paralizoj de muskoloj povas esti kaŭzataj per veneniĝoj, inflamoj aŭ mekankaj lezoj aŭ de la motoneŭronoj ("neŭrogena paralizo") aŭ de la muskolo mem ("miogena paralizo"). Konata ekzemplo por postinflama paralizo estas la malsano poliomjelito. Ekzemplo de paralizo post mekanika lezo estas la paraplegio (vidu supre) sekve de forta premiĝo de la mjelo. Tiu estas la plej pli ofta kaŭzo de la paralizo. Temporale paralizigas la muskoloj dum la REM sonĝo. Multaj kaŭzoj estas konata, kaj multa povas esti ne konita.

La intenseco de muskola paralizo kuzime laŭ skalo de la Brita Konsilio pri Medicina Esploro (angle British Medical Research Council, BMRC) dividatas laŭ kvinonoj en ses kategoriojn:

0/5  nenia muskola aktiveco, kompleta paralizo 
1/5  videbla aŭ palpebla muskola kontraho sen praktika mova efiko 
2/5  movo eblas en sengravita spaco 
3/5  movo kontraŭ la gravito ĵus eblas 
4/5  movo kontraŭ modera rezisto eblas
5/5  normala muskola forto

Psike kaŭzataj pseŭdoparalizoj redakti

Inter la psike kaŭzataj pseŭdoparalizoj estas la "disocia mova perturbo", laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) signita per la kodo F44.4. Krom la mensa distanciĝo de siaj propraj perceptoj kaj emocioj, tiu perturbo karakteriziĝas per kompleta aŭ parta perdo de la moveblo malgraŭ principe kompleta organa funkcio. Ĝia kaŭzoj povas esti doloro, malkoordineco, orgasmo[2] kaj ĉe la infanoj denaska sifiliso.[3]

"Interna paralizo" estas sento ofte kaŭzite de traŭmatiga evento, kiu karakteriziĝas per la percepto de "nesento", de la nekapablo agi aŭ nur pensi ("psika ŝoko"). La simptomo ankaŭ estas parto de severaj formoj de depresio.

Specoj redakti

La paralizo povas esti lokala aŭ generala. La plia de la partalizoj kaŭsita de la damaĝo de la nervoj estas konstanta, sed ekzistas aliaj paralizoj el aliaj kaŭzoj, kiuj estas periodaj, kiel la somna paralizo.

La ascenda paralizo paralizas unue la gambojn, poste la manojn kaj aliaj muskoloj. Ĝi povas esti kaŭzita inter alia per la sindromo de Guillain–Barré aŭ la tick paralizo. La direkto de la descenda paraliso estas kontraŭa, kiu povas esti kaŭzita ekzemple de botulismo.

Animaloj redakti

Multa specoj uzas venenon por protektado aŭ por ĉasado.

Nevertebruloj redakti

Ĉe iuj specoj de la vespoj la ino paralizas la predon, portas ĝin en la neston kaj metas ŝian ovon en ĝi. La larvo manĝos ĝin.

Vertebruloj redakti

Konata estas la tetrodotoksino de la Takifugu rubripes kaj iuj aliaj fiŝoj, kiuj estas uzita en la fuguo. La veneno povas esti trovita ankaŭ en aliaj artoj. La veneno forbaras la kanaloj de la natrio de la nervaj ĉeloj, kaj pro tiu ili ne povas funkcii. La ne letalaj porcioj de la veneno kaŭzas temporalan paralizon.

Iuj hundorasoj estas emaj por paralizo. La rasoj kun longega korpo kaj mallongaj piedoj emas la kalkadon de la mjela kartilago, kiu premas la nervojn kaj kaŭzas ruptojn. La mallarĝaj ruptoj kaŭzas paralizojn, kaj la larĝaj fermas la cirkuladon. Se ĝi ne doloras, la paralizo povas esti kuracita en 24 horoj. Poste la mjelo rapide mortas.

Ĉe tiuj rasoj relative ofte rompas iu mikroskopa peco de la kartilaga disko de la mjelo, kaj fermas arterion de mjelo. La nervoj, kiujn tiu arterio nutras, mortas.

La germana ŝafhundo estas ema por la degenerativa mjelopatio. Tio estas ascenda malfunkcionado de la nervoj de la mjelo. Oni konsideras tiun malsanon kiel aŭtoimunan problemon, kaj ne nur germanaj ŝafhundoj povas malsanigi je ĝi.

La veneno de la multaj serpentoj enhavas neurotoksinojn, kiuj kaŭzas portempan paralizon aŭ morton.

Referencoj redakti

  1. Paralysis Facts & Figures - Spinal Cord Injury - Paralysis Research Center. Christopherreeve.org. Arkivita el la originalo je 2016-03-24. Alirita 2013-02-19.
  2. TheFreeDictionary > pseudoparalysis , citante The American Heritage Medical Dictionary 2007, 2004
  3. Workowski KA, Berman SM (August 2006). “Sexually transmitted diseases treatment guidelines, 2006”, MMWR Recomm Rep 55 (RR–11), p. 1–94. “... evidence of congenital syphilis (e.g., nonimmune hydrops, jaundice, hepatosplenomegaly, rhinitis, skin rash, and/or pseudoparalysis of an extremity).”. 

Vidu ankaŭ redakti