Parametro (muziko)

Parametro (greke παράμετρος el pará = kontraŭ, apud, bei kaj metron = mezuro; laŭsence: mezuri ĉe io, kompari) estas nocio pruntita el la natursciencoj kaj signifas en muziko elementajn aspektojn kiel tondaŭro, tonalto kaj tonforto. Jam la ukraina-usona muzikteoriisto Joseph Schillinger (1895–1943) propagis algoritmajn komponteknikojn kaj uzis la vorton „parametro“. Post kiam la germana fizikisto Werner Meyer-Eppler (1913–1960) en 1953 diskutigis la nocion kiel muzikteoria termino, ĝi tre rapide venkis – samtempe kun seriaj komponteknikoj, kiuj antaŭordigis kiel serioj ne nur tonaltojn kaj intervalojn, sed ankaŭ la daŭro kaj la laŭteco de tonoj. La vorto „parametro“ grave rolas en komponado kaj analizo precipe de seria kaj elektronika muziko.

La esprimo mem devenas de matematiko; ĝi devis kiel aliaj natursciencaj terminoj, kiujn adaptis la pli nova muziteorio, toleri signifoŝanĝon. Nun en muziko oni nomas parametro ĉiujn dimensiojn de muzika okazaĵo, kiuj estas izolite ŝanĝeblaj. […] Post kiam oni decidintis subordigi ĉion al la nocio parametro, kio iel ajn estas ordigeba kiel serioj, do estas seriigebla, oni transiris al formado de pluaj parametroj. […] Kio difinas parametron: Ĝi indikas kampon, kiu estas kompozicie administrebla, do senrezerve adaptebla al ĉiu kiel ajn abstrakta reguladoskemo.[1]

Parametroj de la unuopaj tonoj redakti

Tri fizike mezureblaj konograndoj ĉe muzika materialo estas registreblaj kaj priskribeblaj separate unu de la alia. La tri parametroj de unuopa tono (kaj siaj respektivaj akustikaj grandoj) estas:

Foje oni ankaŭ nomas parametro la

  • sonkoloron (resp. suprotonan spektron). „Sonkoloro“ tamen nur figurasence estas nomebla parametro, ĉar ĝi ne konsistas el variablo kun diskreta valoro, sed estas tempe ŝanĝebla paso de suprotona spektro kaj amplitudo resp. envelopo (kun la fazoj: eksvingado, stacia fazo kaj elsvingado). Temas pri kontinua transiro ne diserigebla en unuopajn valorojn.

Se oni ekz. nomus melodion muzika parametro, tio estus erariga, ĉar melodio ne nur estas sinsekvo de tonaltoj, sed samtempe sinsekvo de tondaŭroj, kaj ĝi sekvas proprajn historiajn kaj estetikajn destinojn. Ankaŭ la klasifiko de harmonio kaj ritmo kiel parametro estus almenaŭ malhistoria.

Male al natursciencaj aŭ matematikaj elementoj en muziko – neatente ĝiajn fizikajn ecojn – ne estas objektivigebla, kiuj grandoj povas validi kiel elementaj parametroj de muzika komponaĵo kaj kiuj kiel kunmetitaj kromaperaĵoj – la komponistoj pokaze traktas ilin diversmaniere. La signifo de la nocio parametro perdas transire de la akustikaj faktoj al kompona momento sian natursciencan bazon kaj fariĝas objekto de kompozicia koncepto.

Parametroj de komponaĵo redakti

La traktado de la sonkoloro kiel parametro estis problema ekde la komenco. Karakterize la unuaj seriaj komponaĵoj estis verkitaj por piano, ili komence flankenlasis la problemon. Mode de valeurs et d´intensités de Olivier Messiaen (1949) komence konsideris la parametrojn tonalto, tondaŭro kaj ekfrapmaniero. Tonaltoj ĉi tie ne aperis absolutaj, sed separitaj laŭ „sonkvalito“ (la tono „c“ estas traktita sendepende de sia oktavsituo kaj per tio de sia fakta frekvenco) kaj „registro“. La provo formi la parametron sonkoloro sisteme kondukis al sonsintezo kaj per tio al elektronika muziko.

Sekvatempe oni „parametrigis“ pli kaj pli tavolojn de komponaĵo: Karlheinz Stockhausen enkondukis en sian 5-kanalan sonbendkomponaĵon Gesang der Jünglinge (1955–56) la parametron „spaco“, do strukturis sonmovoj en la spaco. Iannis Xenakis organizis en sia orkestraĵo Metastaseis (1953–54) densogradoj de la muzika okazaĵo. Finfine oni aplikis la nocion parametro sur ĉiu dimensio de muziko, kiu estis alirebla al kompona ekkapto kaj estis ordigebla en skaloj kaj / aŭ kvantifigebla.

Fontoj redakti

  • Joseph Schillinger The Mathematical Basis of the Arts. New York 1948.
  • Herbert Eimert und Hans-Ulrich Humpert: Artikel Parameter, in: Das Lexikon der elektronischen Musik, Regensburg:Bosse 1973.
  • Christoph von Blumröder: Artikel Parameter, in: Handwörterbuch der musikalischen Terminologie, Freiburg i. Br.: Steiner 1982.
  • Brockhaus-Riemann-Musiklexikon: Artikel Parameter, Bd. 3, S.268, Mainz: Schott 1989

Referencoj redakti

  1. Ulrich Dibelius Moderne Musik I. München 1966, 4te Auflage 1988, S. 337f.