Paranaguá estas municipo, grandurbo kaj diocezo de la brazila subŝtato Paranao.

Paranaguá
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 140 469  (2010) [+]
Loĝdenso 170 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 31′ S, 48° 31′ U (mapo)-25.520833333333-48.509444444444Koordinatoj: 25° 31′ S, 48° 31′ U (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 826,675 km² (8 266 7.5 ha) [+]
Paranaguá (Brazilo)
Paranaguá (Brazilo)
DEC
Paranaguá
Paranaguá
Situo de Paranaguá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paranaguá [+]
vdr
Larĝa panoramo en Paranaguá
Flago de Paranaguá
Blazono de Paranaguá

Bazaj informoj redakti

 
Paranaguá en la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

 
Aerpanoramo en Paranaguá
 
Strato en Paranaguá

Paranaguá situas sur duoninsulo apud golfo ĉe Atlantiko en suda parto de la lando. La malferma Atlantiko troviĝas 29, Curitiba 76, San-Paŭlo (urbo) 292, Guarulhos 303, Campinas 325, Porto Alegre 568, Nova Iguaçu 597, Rio-de-Ĵanejro 608, Belo Horizonte 779, Campo Grande 842, Goiânia 988, Braziljo 1084, Salvador de Bahio 1742, Maceió 2220, Teresina 2352, Recife 2419, São Luís 2598, Natalo (Brazilo) 2611, Belém 2677, Manaus 2780 km.

Historio redakti

Paranaguá estis malkovrita en 1585 fare de portugalaj esploristoj, poste fondita en 1648, la urbego estas la plej maljuna en Paranao. La profundakva haveno estis elirpunkto al suda Brazilo. De meze de la 20-a jarcento la grandurbo fariĝis la plej granda sojfabo- kaj kafo-eksportanta haveno de Brazilo.

Ekonomio redakti

Ekonomia motoro de Paranaguá estas la haveno mem, kiu estas komerca nodo pri agrikulturaj varoj, aŭtoj, sterkoj, lignoj, paperoj, petrolaj produktoj, saloj, sojfaboj, sukeroj. En la municipo oni okupiĝas pri sojfaboj kaj bredado de kokoj. Olea terminalo estis konstruita en la malfruaj 1970-aj jaroj.

Klimato redakti

 
Malnovaj domoj en Paranaguá
 
Centro de Paranaguá
 
Malnova domo en Paranaguá

Paranaguá situas en subtropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 26 °C, tial ĝi estas unu el la plej varmegaj grandurboj de Paraná en la somero. Jare pluvas po 2004 mm.

Trafiko redakti

Paranaguá kuŝas en duoninsulo, tial la urbego havas nur unu vojon, kiu kuras al interno de la lando. Tamen estas bonaj kontaktoj voje, fervoje kaj akve, krome loka flughaveno funkcias. La haveno estas libera haveno por Paragvajo.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Vido en Paranaguá
 
Plaĝo de Paranaguá
 
Larĝa panoramo en Paranaguá