La Pareao (laŭ lingvo Moriori) aŭ Ĉathama kolombo (Hemiphaga chathamensis) estas aŭstralazia birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiu estas loĝanta kaj reproduktanta birdo endemiaj en la insuloj Ĉathamo de Novzelando. La nomo devenas el la nomo en Morioria lingvo. Ĝi estas ĝis 800 g peza kaj ĝis 55 cm longa, do Pareao estas pli granda ol Kereruo aŭ Novzelanda kolombo (Hemiphaga novaeseelandiae), kaj ĝi havas ankaŭ pli fortikan bekon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pareao


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Hemiphaga
Specio: H. chathamensis
Hemiphaga chathamensis
(Rothschild, 1891)
Konserva statuso
?
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi ne estas konsiderata de IUCN (kie ĝi aperas kiel subspecio de Kereruo), ĝi estas minacata specio, kun populacio de ĉirkaŭ 150 birdoj tre limigita al la sudaj arbaroj de la insulo Rekohu (ĉefe ĉe tiuj ĉirkaŭ la rivero Tuku). Kelkaj estis vidataj alie en insulo Ĉatham aŭ alie en insulo Pitt aŭ en Sudorienta Insulo[1]. Ili estis komunaj en la 1870aj jaroj, sed pro mediperdo kaj predado de enmetitaj mamuloj, la loĝantaro malpliiĝis ĝis 40 ĉirkaŭ 1990. Ekde tiam, predantokontrolo kaj aranĝado de teritorio plibonigis la reproduktan sukceson kiu pliigis denove la loĝantaron[1].

Tradicie konsiderata kiel subspecio de Kereruo, oni proponis en 2001 ke iie stas sufiĉe diferencaj por esti plena specio.[2] Malmultaj fakuloj de ekster Novzelando sekvis tiun proponon kaj plej parto ankoraŭ konsideras ĝin kiel subspecio.[3][4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Barrie Heather and Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand" (revised edition), Viking, 2005
  2. Millener, P. R., and R. G. Powlesland. (2001). The Chatham Island pigeon (Parea) deserves full species status; Hemiphaga chathamensis (Rothschild 1891); Aves: Columbidae. Journal of the Royal Society of New Zealand 31:365-383.
  3. Clements, J. (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World. Edition 6. Christopher Helm. ISBN 9780713686951
  4. Dickinson, E. (2003). The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. Edition 3. Christopher Helm. ISBN 0713665362

Eksteraj ligiloj redakti