Paris brûle-t-il ? (filmo)

Paris brûle-t-il ? ("Ĉu Parizo brulas?") estas franca-usona filmo de René Clément aperinta en 1966.

Paris brûle-t-il ?
filmo
Originala titolo Paris brûle-t-il ?
Originala lingvo franca lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 1966
Ĝenro filma dramo, milita filmo
Kameraado Marcel Grignon
Reĝisoro(j) René Clément
Produktisto(j) Paul Graetz
Scenaro Gore Vidal • Francis Ford Coppola • Jean Aurenche • Pierre Bost • Claude Brulé
Filmita en Persan-Beaumont Airport • Strato Rivoli • quai de l'Horloge • New Pont au Change • rue de Sévigné • Placo de la Vogezoj • Katedralo Nia Sinjorino de Parizo • parvis Notre-Dame - place Jean-Paul-II • boulevard du Palais • place de l'Hôtel-de-Ville - Esplanade de la Libération • Petit Pont • Pont de la Tournelle • quai Saint-Michel • Placo Sankta Miĥaelo • rue de la Bûcherie • Bulvardo Saint-Michel (Parizo) • rue de la Huchette • place Saint-Sulpice • rue Casimir-Delavigne • place Edmond-Rostand • rue de Médicis • rue de Vaugirard • Marsa Kampo • quai Anatole-France • rue de Varenne • Palaco Matignon • Hotelo de la Invalidoj • Ponto Aleksandro la 3-a • Placo de la Konkordo • Avenue de Marigny • Avenuo de la Elizeaj Kampoj • avenue Winston-Churchill • Porte Saint-Martin • Placo Denfert-Rochereau • Île aux Cygnes • pont de Grenelle • Place du Trocadéro • Avenuo de la Granda Armeo
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Maurice Jarre
Rolantoj Jean-Paul Belmondo • Charles Boyer • Leslie Caron • Jean-Pierre Cassel • George Chakiris • Bruno Cremer • Claude Dauphin • Alain Delon • Kirk Douglas • Glenn Ford • Gert Fröbe • Daniel Gélin • Hannes Messemer • Harry Meyen • Yves Montand • Anthony Perkins • Michel Piccoli • Wolfgang Preiss • Claude Rich • Simone Signoret • Robert Stack • Jean-Louis Trintignant • Pierre Vaneck • Orson Welles • Helmuth Schneider • Pierre Dux • Billy Frick • Ernst Fritz Fürbringer • Konrad Georg • Joachim Hansen • Günter Meisner • Sacha Pitoëff • Serge Rousseau • Marie Versini • Bernard Fresson • Pierre Collet • Michael Lonsdale • Paul Crauchet • Félix Marten • Georges Staquet • Georges Géret • Jean Négroni • Michel Etcheverry • E. G. Marshall • Billy Kearns • Claus Holm • Karl-Otto Alberty
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Temo redakti

Paris brûle-t-il ? estas historia epopeo, kiu priskribas la lastajn semajnojn de la dua mondmilito en Francio, interalie en Parizo, ĝis la liberigo de la ĉefurbo en aŭgusto 1944.

Ago estas fokusita al rezistaj faroj, kiuj kontribuis al la malvenko de la germana armeo, kaj al la ĉefaj personecoj de tiu periodo: usona generalo Patton, germana generalo von Choltitz, Jacques Chaban-Delmas, unu el la tiamaj ĉefoj de rezistado, generalo Leclerc, ktp.

La fino de la filmo insistas pri la ordono donita de Adolf Hitler al la okupanta armeo, detrui Parizon antaŭ ol kapitulaci, eksplodigante pontojn kaj monumentojn. Generalo von Choltitz fine malobeos al tiu ordono kaj senkondiĉe transdonos sin al aliancanoj, tiel savante Parizon de detruo.

Kun rolularo de superprodukto, Paris brûle-t-il ? tamen ne estas stelula filmo, sed reprezentas per maniero preciza kaj kvazaŭ dokumenta tiun periodon turmentitan kaj gravegan por la historio de Francio kaj Parizo.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Aktoroj kredititaj redakti

Interpretantoj Roloj
Jean-Paul Belmondo Yvon Morandat, kromnomita "Pierrelot"
Charles Boyer Doktoro Monod
Leslie Caron Françoise Labé
Jean-Pierre Cassel Leŭtenanto Henri Karcher
George Chakiris G.I. antaŭ Notre-Dame
Bruno Cremer Kolonelo Rol-Tanguy
Claude Dauphin Kolonelo Lebel
Alain Delon Jacques Chaban-Delmas
Kirk Douglas Generalo George Patton
Pierre Dux Alexandre Parodi, kromnomita "Cerat"
Glenn Ford Generalo Omar Bradley
Gert Fröbe Generalo Dietrich von Choltitz
Daniel Gélin Yves Bayet
Georges Géret Bakisto
Hannes Messemer Generalo Jodl
Harry Meyen Leŭtenanto von Arnim
Yves Montand Tankista serĝento Marcel Bizien
Anthony Perkins Usona serĝento Warren
Michel Piccoli Edgard Pisani
Wolfgang Preiss Kapitano Ebernach
Claude Rich Generalo Leclerc / Leŭtenanto Pierre de la Fouchardière
Simone Signoret Trinkejestrino
Robert Stack Generalo Siebert
Jean-Louis Trintignant Serge
Pierre Vaneck Majoro Roger Gallois, kromnomita "Cocteau"
Marie Versini Claire Morandat
Skip Ward Charlie, usona soldato
Orson Welles Konsulo de Svedio Raoul Nordling
Michel Etcheverry Prefekto Luizet
Billy Frick Adolf Hitler
Ernst Fritz Fürbringer Generalo von Boinebourg
Konrad Georg Marŝalo Model
Joachim Hansen Komandanto de malliberejo de Fresnes
Félix Marten Georges Landrieu
Paloma Matta Liliane Charvet, junedzino
Günter Meisner S.S. Komandanto en Pantin
Sacha Pitoëff Joliot-Curie
Albert Rémy Ĝendarmo
Christian Rode Brulita germana soldato
Helmuth Schneider Germana adjutanto en metroo
Otto Stern Germana soldato en metroo
Tony Taffin Bernard Labé
Jean Valmont F.F.I.-ano kun bazuko
Karl-Otto Alberty kaj Peter Neusser S.S.-anoj - tapiŝejo en Bayeux
Pierre Collet Rezistanta policisto
Paul Crauchet Paroĥestro
Germaine de France Maljunulino
Bernard Fresson Interliga agento de F.F.I.
Michel Gonzalès, Francis Nani, Sébastien Poitrenaud Rezistantaj studentoj
Peter Jacob Generalo Burgdorf
Hubert de Lapparent Pordisto en Matignon
Roger Lumont Jude Amicol
Pierre Mirat Trinkejestro "Médicis"
Jean-Michel Rouzière Viro kun hundeto
Georges Staquet Kapitano Dronne
Hénia Suchar Telefonistino en prefektejo
Claude Vernier Germana kaptito

Aktoroj ne kredititaj redakti

Interpretantoj Roloj
Roland Armontel Piediranto
Georges Ass, Adrien Cayla-Legrand Kaptitoj en Pantin
Philippe Baronnet Rezistanto
Georges Béreux
Michel Berger Ĉefo de eksplodiloj
Georges Bidault, Charles de Gaulle, Pierre Kœnig,
Jacques Leclerc, André Le Troquer, Alexandre Parodi
Propraj roloj dum venka marŝo (arĥivaj bildoj)
Paul Bisciglia Viro sur tanko
Paul Bonifas Urbestro
Gehrard Bormann
Colette Brosset
Georges Carnazzo
Georges Claisse Medicina internulo kun Monod
Louis Daquin
Suzy Delair Parizanino
Patrick Dewaere Pafita juna rezistanto
Guy Di Rigo, Roland Fleury, Roger Pera A.G.I.
C.O. Erickson
Lutz Gabor Germana oficiro
Pierre Fabrice
André Falcon Konsilano de rezistado
Pascal Fardoulis Gilet
Michel Fugain Juna rezistanto
Monique Fusier
Clara Gansard Edzino de kolonelo Tanguy
Marcel Gassouk Germana kaptito
Rol Gauffin
Jeanne Herviale
Claus Holm Hume
Jean-Pierre Honoré Alain Perpezat
Nicole Jonesco
Catherine Kamenka Diane
Billy Kearns Helpanto de generalo Patton
Jacques Lalande Policisto
Viviane Landford
Joëlle LaTour Junulino kun Warren
Rudy Lenoir Germana oficiro
Jacques Léonard Usona soldato
Michael Lonsdale Debu-Bridel
Rico López
Maria Machado Stella
Philippe March Roland Pré
E.G. Marshall Inteligencia oficiro Powell
Mike Marshall F.F.I.-ano
Yves-Marie Maurin
Raymond Meunier
Jean Michaud Komandanto en Matignon
Harold Momm Kolonelo Jay
Georges Montant Kuracisto
Russ Moro
Del Negro Oficiro kun Chaban-Delmas
Jean Negroni Villon
Raymond Pierson
Policard
Alain Pommier Franjoux
Georges Poujouly Landrieux
Jacques Préboist Viro kiu razas sin ĉe fenestro

Pri la filmo redakti

  • Cent okdek lokoj de filmado estis necesaj al la filmo.
  • La titolo de la filmo devenas de la legendo laŭ kiu Hitler estus telefoninta al von Choltitz, rifuĝinta en sia hotel-ĉambro de Faubourg Saint-Honoré, kaj estus kolere kriinta al li: «ĉu Parizo brulas?».
  • Claude Rich ludas du rolojn en la filmo: generalo Leclerc (kun lipharo) kaj leŭtenanto Pierre de la Fouchardière (sen lipharo). Tamen li estas kreditita nur por la rolo de generalo Leclerc. La fakto, ke li enkarnigas la junan leŭtenanton ne estas hazardo. Fakte, dum la eventoj de la liberigo de Parizo, Claude Rich, juna adoleskanto, admiris la glorajn farojn de la militistoj en la stato. Pierre de la Fouchardière, lin vidinte, ordonis al li reeniri, por ŝirmi lin de la danĝeroj kiuj minacis la soldatojn. Pierre de la Fouchardière poste liberigis la senatejon de germana okupado.

Eksteraj ligiloj redakti