Pariza vin-gustumado de 1976

La Pariza vin-gustumado de 1976 (konata kiel Juĝo de Parizo) estis vinkompara konkurado organizita en Parizo la 24-an de majo 1976 de Steven Spurrier, brita vinkomercisto, en kiu francaj juĝistoj efektivigis du komparajn blindajn vin-gustumadojn: unu pri la plej bonkvalitaj Chardonnay kaj alia pri ruĝaj vinoj (Bordeaux-vino el Francio kaj Cabernet Sauvignon el Kalifornio). La Kalifornia vino estis juĝita la plej bonkvalita en ĉiu kategorio, kio kaŭzis surprizon ĉar Francio estis ĝenerale konsiderata kiel ĉefa produktanto de la plej bonaj vinoj de la mondo. Spurrier vendis nur francan vinon kaj kredis, ke la Kaliforniaj vinoj ne gajnos.

La neformala nomo de la evento "Juĝo de Parizo" estas aludo al la antikva greka mito, Juĝo de Pariso.

La vinoj redakti

 
Cabernet Sauvignon-grapoloj el la vinejo Ridge's Monte Bello.

Ruĝaj vinoj

California Cabernet Sauvignon Produkta jaro Bordeaux Produkta jaro
Stag's Leap Wine Cellars 1973 Château Mouton-Rothschild 1970
Ridge Vineyards Monte Bello 1971 Château Montrose 1970
Heitz Wine Cellars Martha's Vineyard 1970 Château Haut-Brion 1970
Clos Du Val Winery 1972 Château Leoville Las Cases 1971
Mayacamas Vineyards 1971
Freemark Abbey Winery 1969

Blankaj vinoj

California Chardonnay Produkta jaro Burgundies Produkta jaro
Chateau Montelena 1973 Roulot 1973
Chalone Vineyard 1974 Beaune Clos des Mouches Joseph Drouhin 1973
Spring Mountain Vineyard 1973 Batard-Montrachet Ramonet-Prudhon 1973
Freemark Abbey Winery 1972 Puligny-Montrachet Les Pucelles Domaine Leflaive 1972
Veedercrest Vineyards 1972
David Bruce Winery 1973

La juĝistoj redakti

 
Kiam oni anoncis la rezulton, franca juĝisto Odette Kahn petis redonon de ŝia balotpapero kaj poste kritikis la Parizan gustumadon.

La dek unu juĝistoj estis (en alfabeta ordo):

  • Pierre Brejoux (franca)
  • Claude Dubois-Millot (franca)
  • Michel Dovaz (franca) de la Vin-Instituto de Francio
  • Patricia Gallagher (usona) de l'Academie du Vin
  • Odette Kahn (franca) redaktisto de La Revue du vin de France
  • Raymond Oliver (franca)
  • Steven Spurrier (brita)
  • Pierre Tari (franca)
  • Christian Vanneque (franca)
  • Aubert de Villaine (franca)
  • Jean-Claude Vrinat (franca)

Ripeto, rezultoj redakti

Oni plurfoje ripetis la konkuradon, multfoje evidentiĝis, ke la kalifornia vino havas pli harmonian guston. Tio alportis kreskon de reputacio de vino en Usono, dum en Francio kondukis al trapenso de teknologioj, produktaj kutimoj, traktado de vino ks.

Rezultoj de datrevena gustumado en 2006
  1. Ridge Vineyards Monte Bello 1971 –   Usono
  2. Stag’s Leap Wine Cellars 1973 –   Usono
  3. Mayacamas Vineyards 1971 –   Usono
  4. Heitz Wine Cellars 'Martha’s Vineyard' 1970 –   Usono
  5. Clos Du Val Winery 1972 –   Usono
  6. Château Mouton-Rothschild 1970 –   Francio
  7. Château Montrose 1970 –   Francio
  8. Château Haut-Brion 1970 –   Francio
  9. Château Léoville-las-Cases 1971 –   Francio
  10. Freemark Abbey Winery 1967 –   Usono