Por samtitola artikolo vidu la paĝon Parc de Montsouris (stacidomo).

La parko Montsouris (france parc Montsouris) estas publika parko lokita en la 14-a arondismento de Parizo, ĉe la suda limo de la urbo. La parko etendiĝas sur 15 hektaroj kaj konformas al la anglamaniera ĝardenstilo, kiu estis tre populara en la fino de la 19-a jarcento. La parko Montsouris estis kreita de Napoleono la 3-a kaj de la barono Haussmann dum la Dua Franca Imperio, kaj estis nur parto de granda plano koncerne la aldonon de pluraj verdaj areoj en Parizo.

Parc Montsouris
La lago de parko Montsouris
La lago de parko Montsouris
La lago de parko Montsouris
Pejzaĝa parkourba parko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

(Vidu la situon sur mapo : Parizo)
Parc Montsouris
Geografia situo 48° 49′ 20″ N, 2° 20′ 18″ O (mapo)48.8222222.338333Koordinatoj: 48° 49′ 20″ N, 2° 20′ 18″ O (mapo)
Map
Parc Montsouris
Lando(j) Francio
Urbo Parizo
Urboparto 14-a arondismento
Geografio
Areo 15.5 hektaroj
Trajtoj
Kreo 1875
vdr

La parko estas bordita sude de la Cité internationale universitaire de Paris (CIUP) (kie loĝas kaj studas multaj el la internaciaj studantoj de Parizo). La akvujo en la nordorienta parto de la parko nun kovras unu el la plej konataj enirejoj de la katakomboj de Parizo.

Parc Montsouris

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti