Parko de Belleville

La parko de Belleville [belvil] (france parc de Belleville) estas unu la publikaj parkoj de la 20-a arondismento de Parizo. Ĝi situas en la kvartalo Belleville, inter la parko Buttes-Chaumont kaj la tombejo Père-Lachaise.

Parko de Belleville
urba parko [+]

LandoFrancio

SituoParizo
- koordinatoj48° 52′ 15″ N, 2° 23′ 5″ O (mapo)48.870832.38472Koordinatoj: 48° 52′ 15″ N, 2° 23′ 5″ O (mapo)
Areo0,05 km² (4,5 ha) [+]

Parko de Belleville (Parizo)
Parko de Belleville (Parizo)
DEC
Map
Parko de Belleville

Vikimedia Komunejo:  Parc de Belleville [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La parko de Belleville

La parko etendiĝas sur la monteto de la kvartalo Belleville, kies pinto altas 108 metrojn. Sur teraso supre de la parko, oni ĝuas vastan panoramon de Parizo. La parko de Belleville estis kreita de la arkitekto François Debulois kaj de la pejzaĝisto Michel Viollet: ĝi estis inaŭgurita en 1988.

Ĝi entenas pli ol 1200 arbojn kaj arbetojn, sed ankaŭ konstantajn aŭ volviĝantajn plantojn , rozarbetojn... Troviĝas cetere en la parko 100-metrojn longa, akvofala fontano, kiu malsupreniras la monteton. La vizitantoj disponas 1000 m² da gazono.

Vidu ankaŭ redakti