Parko de La Villette

La parko de La Villette [la vilet] (france parc de La Villette) estas la plej vasta publika parko de Parizo. Ĝi situas en la nordorienta parto de la ĉefurbo, en la 19-a arondismento kaj en la kvartalo La Villette, kaj estas trafluata de la kanalo de Ourcq.

Parko de La Villette
urba parko [+]

LandoFrancio
SituoParizo
- koordinatoj48° 53′ 35″ N, 2° 23′ 26″ O (mapo)48.893062.39056Koordinatoj: 48° 53′ 35″ N, 2° 23′ 26″ O (mapo)

Parko de La Villette (Parizo)
Parko de La Villette (Parizo)
DEC
Map
Parko de La Villette

Vikimedia Komunejo:  Parc de la Villette [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La arkitektan koncepton de la parko oni komisiis en 1982 al Bernard Tschumi. El norde ĝis sude, la parko havas nur unu vastan perspektivon, sed entenas multajn temajn ĝardenetojn, kie oni povas ludi, aŭ spekti teatraĵojn. Tra la tuta parko estas diskonitaj ruĝaj konstruaĵoj, kiuj nomiĝas Folies.

La Cité des Sciences et de l'Industrie situas tute apud la parko. Parko de La Villette estas malfermita ĉiutage de 6:00 a.m. ĝis 1:00 a.m.[1]

Notoj redakti

  1. La Villette Park. Arkivita el la originalo je 2022-08-17. Alirita 2022-08-23.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti