Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo

La Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE),

  • angle Parliamentary Assembly of the Council of Europe (PACE),
  • france Assemblée parlementaire du Conseil de l'Europe (APCE),
  • germane Parlamentarische Versammlung des Europarats (PVER),
Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo
emblemo
flago
parliamentary assembly
Komenco 5-a de majo 1949 vd
Sidejo Palaco de Eŭropo
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Despina Chatzivassiliou-Tsovilis vd
Ĉefestro(j) Theodoros Roussopoulos vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
La emblemo de PAKE

kiu malfermis sian unuan sesion en Strasburgo la 10-an de aŭgusto 1949, povas esti konsiderata la plej aĝa parlamenta asembleo kun pluralisma kunmetaĵo de demokratie elektitaj parlamentanoj, establita sur la bazo de inter-registara traktato. La asembleo estas unu el du statutaj organoj de la Konsilio de Eŭropo: la "Komitato de Ministroj" (la ministroj pri eksteraj aferoj de la membroŝtatoj) kaj la Asembleo, kiu reprezentas la politikan plimulton kaj la opozician malplimulton de parlamentaj frakcioj en la membroŝtatoj.

Funkcioj de la Parlamenta Asembleo redakti

Male al la Eŭropa Parlamento (institucio de la Eŭropa Unio), kiu kreitas laŭ la modelo de la PAKE kaj ankaŭ kunvenas en Strasburgo por siaj plenkunsidoj, la potenco de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo limiĝas al la povo esplori, rekomendi kaj proponi. Malgraŭ tiu limigo de praktika povo, la asembleaj rekomendoj ekzemple pri homaj rajtoj, demokratio kaj protekto de malplimulto havas signifan pezon en la politiko de Eŭropo. La Eŭropa Parlamento kaj aliaj institucioj de la Eŭropa Unio ofte bazigas siajn decidojn sur la laboro de PAKE, aparte en la terenoj de homaj rajtoj, leĝa kaj kultura kunlaboro.

Gravaj statutaj taskoj de la Parlamenta Asembleo estas la elekto de la ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo, de la juĝistoj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj de la membroj de la Eŭropa Komitato por la Prevento de Torturo.

Membroj redakti

La asembleo havas entute 626 membrojn, 313 precipaj membroj kaj 313 anstataŭantoj - ĉiuj 626 estas reprezentantoj de la membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo. Kromo ekzistas 18 observantoj de la delegacioj de Kanado, Israelo kaj Meksiko. La nombro de loĝantoj de ĉiu lando difinas la nombron de reprezentantoj kaj la nombron de voĉoj en balotoj.

Ĉiu membroŝtato mem elektas la metodon de elekto de siaj reprezentantoj en la parlamenta asembleo. Tamen ĉiuj reprezentantoj devas esti elektataj el inter la membroj de la resprektivaj naciaj parlamentoj. Krome, la politika konsisto de ĉiu nacia delegacio devas korespondi al la reprezentiĝo de la diversaj partioj en la nacia parlamento. La 10an de aprilo 2014 la asembleo de PAKE decidis malpermesi voĉdonadon al la reprezentantoj de Rusia Federacio ĝis fino de la jaro, pro la aneksio de Krimeo fare de rusiaj militaj taĉmentoj de Vladimir Putin.

Grupoj redakti

La asembleco dividiĝas al politikaj grupoj (frakcioj), kiuj baziĝas sur aliancoj inter naciaj partioj de similaj ideologiaj vidpunktoj. La grupoj estas:

Elektitaj rezolucioj redakti

2018

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti