Parlamenta baloto en Grekio la 6-an de majo 2012

La 6-an de majo 2012 okazis baloto pri la grekia parlamento, post kiam la registaro elektita en la parlamenta baloto de 2009 origine por kvarjara oficperiodo pli frue dissolviĝis pro la forta ekonomia krizo de la lando. Post kiam la baloto de la 6-a de majo ne rezultigis klaran kaj regopovan parlamentan plumulton, rapide sekvis plia parlamenta baloto la 17-an de junio 2012. La rezultoj de la maja baloto sume bildiĝas en la skemo dekstre:

parlamentaj seĝoj post la baloto de majo 2012:
  •  Nea Dimokratia: 101 seĝoj
  •  Koalicio de la Radikala Maldekstro: 52 seĝoj
  •  Tutgrekia Socialista Movado: 41 seĝoj
  •  Sendependaj Grekoj: 33 seĝoj
  •  Ora Tagiĝo: 21 seĝoj
  •  Demokratia Maldekstro (ΔΗΜΑΡ, DIMAR): 19 seĝoj
  •  Komunista Partio de Grekio: 26 seĝoj
  • la grekia parlamentejo