Parlamento de Montenegro

La parlamento de Montenegro (serbe Скупштина Црне Горе aŭ Skupština Crne Gore) estas la legislativo de Montenegro. La parlamento momente havas 81 membrojn, ĉiu estas elektita por oficdaŭro de 4 jaroj. Laŭ la stato de 2008 la aktuala parolisto de la parlamento estas Ranko Krivokapić, vicaj parolistoj estas Rifat Rastoder kaj Slavoljub Stijepović. Sekve de la referendumo pri ŝtata sendependiĝo de 2006, la parlamento deklaris kaj ratifigis la suverenecon de Montenegro la 3-an de junio 2006.

Parlamento de Montenegro
emblemo
unuĉambra parlamento
Lando(j) Montenegro vd
Membro de Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Potenco redakti

La parlamento nomumas la ĉefministron de Montenegro proponitan de la prezidento de Montenetgro, kaj ankaŭ la ministrojn elektitajn fare de la ĉefministro. Same la parlamento decidas pri ĉiuj leĝoj de Montenegro kaj validigas ilin, ratifigas internaciajn traktatojn, nomunas la juĝistojn de la lando, decidas pri la ŝtata buĝeto kaj plenumas pliajn taskojn difinitajn en la ŝtata konstitucio. La parlamento povas deklari nefidon al la registaro, se plimulto de la parlamentanoj tion subtenas.

Parlamentanoj redakti

La parlamentanoj estas elektitaj por oficdaŭro de kvar jaroj. Unu parlamentano reprezantas 6.000 voĉdonantojn, kio rezultigas ŝanĝiĝantan nombron de parlamentanoj de baloto al baloto. La nuna parlamento elektita dum la jaro 2006 havas 81 membrojn, la antaŭa nur konsistis el 74 membroj.

parlamentaj koalicioj kaj partioj redakti

Registaro redakti

  • klubo Demokratia Partio de Socialistoj - 34
    • Demokratia Partio de Socialistoj de Montenegro (DPS CG) - 33
    • Kroatia Civitana Iniciativo (HGI) - 1
  • grupo Socialdemokratia Partio - 7
    • Socialdemokratia Partio de Montenegro (SDP CG) - 7
  • Demokratia Unio de Albanoj (DUA) - 1

Opozicio redakti

  • Serbia Listo - 12
    • Serbia Popola Partio (SNS) - 9
    • Serbia Radikala Partio - Vojislav Šešelj (SRS-VŠ) - 1
    • Popola Socialista Partio de Montenegro (NSS CG) - 1
    • Demokratia Partio de Unueco (DSJ) - 1
  • klubo Movado por Ŝanĝoj - 11
    • Movado por Ŝanĝoj (PzP) - 11
  • klubo Socialista Popola Partio - 8
    • Socialista Popola Partio de Montenegro (SNP CG) - 8
  • klubo NS-DSS - 3
    • Popola Partio de Montenegro (NS) - 2
    • Demokratia Serbia Partio (DSS) - 1
  • Bosniana Partio de Montenegro (BS) - 2
  • Albana Alternativo (AA) - 1
  • Demokratia Ligo en Montenegro (DSCG) - 1
  • Liberala Partio de Montenegro (LPCG) - 1

Parlamentaj parolistoj redakti

Montenegra Senato (1831 - 1878) redakti

Serbia Nacia Asembleo de la Princlando (Reĝlando) de Montenegro (27-a de septembro 1906 - 4-a de januaro 1916) redakti

31-a de oktobro 1906 - 9-a de julio 1907

21-a de novembro 1907 - 12-a de februaro 1911

1-a de decembro 1911 - 25-a de oktobro 1913

28-a de januaro 1914 - 4-a de januaro 1916

Parlamento de Montenegro en Jugoslavio redakti

Popola parlamento de la Socialista Respubliko de Montenegro

Popola parlamento de la Popola Respubliko de Montenegro

parlamento de la Popola Respubliko de Montenegro

parlamento de la Socialista Respubliko de Montenegro

parlamento de la Respubliko de Montenegro (ene de Federacia Respubliko Jugoslavio)

Parlamento de la Respubliko de Montenegro (ene de Serbio) redakti

Parlamento de la (sendependa) Respubliko de Montenegro redakti

Eksteraj ligiloj redakti