Parlamento de Uzbekio

La Oliy Majlis (uzbeke, prononco Olij Maĝlis, ruse Олий Мажлис [Olij Maĵlis]), en Esperanto Supera Asembleo aŭ Nacia Asembleo, estas la parlamento de Uzbekio. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Taŝkento.

Parlamento de Uzbekio
duĉambra parlamento
Geografia situo 41° 18′ 52″ N, 69° 15′ 55″ O (mapo)41.31444444444469.265277777778Koordinatoj: 41° 18′ 52″ N, 69° 15′ 55″ O (mapo)
Lando(j) Uzbekio vd
Sidejo [[]], Uzbekio
Parlamento de Uzbekio (Uzbekio)
Parlamento de Uzbekio (Uzbekio)
DEC
Parlamento de Uzbekio
Parlamento de Uzbekio
Map
Parlamento de Uzbekio
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr
la nacia blazono
la parlamentejo en Taŝkento

La parlamento sekvis la Superan Soveton, kiu funkciis kiel parlamento de Uzbeka SSR kaj ekde 1991 de la sendependiĝinta ŝtato Uzbekio. La nova parlamento starigita en 1995 estis unuĉambra ĝis la jaro 2005, kaj ekde tiam havas du ĉambrojn:

  • La Senato (uzbeke Senati, ruse Сенат), la supra parlamenta ĉambro, havas 100 membrojn. 84 senatanoj estas nerekte elektataj por periodo de 5 jaroj fare per elekta komisiono, en kiu reprezentiĝas la 12 provincoj de Uzbekio, la ĉefurbo Taŝkento kaj la duonaŭtonoma respubliko Karakalpakio - ĉiuj el tiuj 14 regionaj administraj unuoj rajtas je po ses senatanoj. Pliaj 16 senatanoj estas rekte nomumitaj fare de la prezidanto de Uzbekio.
  • La Leĝdona Ĉambro (uzbeke Konunchilik palatasi, cirile Қонунчилик палатаси, ruse Законодательная палата), la suba parlamenta ĉambro, havas 150 membrojn, el kiuj 135 estas elektataj en civitana baloto por periodo de 5 jaroj kaj pliaj 15 estas nomumita fare de la Ekologia Movado de Uzbekio.

Eksteraj ligiloj redakti