Parolanto (politiko)

La esprimo Parolanto estas kutima titolo por la prezidadoficiro aŭ prezidanto de elekta asembleo, ĉefe parlamento. La parolanto oficiale prezidas ĉe debatoj, juĝas proceduron, anoncas voĉdonorezultojn, kaj simile. La parolanto decidas kiu povu paroli, kaj li havas la povon disciplini membrojn kiuj malobeas la procedurojn de la asembleo. Ofte la parolanto ankaŭ ceremonie reprezentas la tutan asembleon en sia persono, kvazaŭ la voĉo de la Ĉambro.

La titolon kronikis unue en Anglio en 1377 por priskribi la rolon de Tomaso Hungerford en la Parlamento de Anglio. Konvencie, oni alparolas la parolanton en parlamento kiel "Sinjoro Parolanto" aŭ "Sinjorino Parolanto" (anglalingve: Mr. SpeakerMadam Speaker; francalingve: M. le PrésidentMme. la Présidente; germanalingve: Vorsitzender).

Multaj asembleoj ankaŭ havas provizorajn parolantojn nome pro tempore aŭ vicparolantojn, kiuj dumtempe anstataŭas la parolanton kiam necesas.

Unuiĝinta Reĝlando kaj aliaj Westminster-emaj landoj redakti

 
Parolanton Henriko Brand transiras la vestiblon eniri la ĉambron de la brita parlamento. Antaŭ li, la Ordokonservisto (Sergeant-at-Arms) portas sian ceremonian klabon. Oleopentraĵo Speaker's Procession   ("Procesio de la parolanto"), 1884, far Francis Wilfred Lawson (1842–1935).
 
Trifoja Parolanto Henry Clay alparolas la Usona Senato. Daniel Webster sidas maldekstre al Clay; John C. Calhoun estas maldekstre al la trono de la parolanto.   Gravuraĵo far R. Whitechurch el desegnaĵo far P. F. Rothermel.

En Westminster-stilaj kameroj, la parolanto ne voĉdonas krom kaze de egalvoĉdono. En kelkaj landoj, kiel ekzemple Britio kaj la Irlando, tiu evoluis en konvencio de skrupula politika neŭtraleco: la parolanto abdikas de sia partio kaj voĉdonas nur por certigi ke la registaro ne fali; aliaj eblaj parlamentaj kandidatoj sin detenas kontesti la sidrajton (en la Unuiĝinta Reĝlando), aŭ lin supozis aŭtomate elektatan se li penas reelekton (en Irlando). Malgraŭ tiuj konvencioj, la parlamentaro kutime selektas la parolanton inter la membroj, kaj parlamentaj instigistoj ne rajtas kontesti la selektado. En Britio, la parolanton normale elektas de unu el la du plej grandaj partioj.

Tiuj konvencioj ne validas en ĉiuj landoj. En Kanado, signifaj politikaj partioj kutime konkuri kontraŭ parolanto penante reelekton. En Aŭstralio, la parolanteco estas partia pozicio, kaj la Aktuaro de la Aŭstralia Senato kritikis la politike neŭtralan pozicion de la britia parolanteco kiel potenciale voĉpreni la balotantojn el la elektodistriktano de la parolanto.[1]

Usono redakti

Kutime, en la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono kaj en siaj ŝtatparlamentoj, la plejmulta partiano selektas el ĝiaj elektaj membroj la parolantan, kiu funkcias kiel gvidanto de tiu partio. Tiel, kvankam parolantoj supozeble esti justaj, ili uzas procedurajn juĝaĵojn por avanci la tagordojn de sia propra partio. Ceremonie, la parolanto reprezentas la tutan ĉambron, sed politike li estas la leĝdona voĉo de la reganta partio.

La Parolanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, la dua en la Usona prezidenta linio de sinsekvo, iĝus Prezidanto de Usono se la prezidanto kaj la vicprezidanto ambaŭ nekapablos servi. Kelkaj akademiuloj, aliflanke, argumentis ke tiu kondiĉo de la sinsekvostatuto estas kontraŭkonstitucia.[2]

Notoj redakti

  1. "Independent speaker not fair on voters, warns Clerk of Senate" ("Senataktuaro avertas ke sendependa parolanto estas nejusta al balotantoj"), The Australian, 31-a de aŭgusto 2010. Aliris 2011-12-28.
  2. Vidu Akhil Reed Amar kaj Vikram Amar, "Is The Presidential Succession Law Constitutional?[rompita ligilo]" ("Ĉu la leĝo pri la prezidenta sinsekvo estas konstitucia?"), 48 Stanford Law Review 113 (1995). Ĉi tiun aferon diskutas pli detale la artikola enskribo sur la Usona prezidenta linio de sinsekvo.