Parolfobio, foje alilingve glosofobio,podia fobio, estas la timo paroli antaŭ grupo de aliaj homoj[1][2] aŭ ektimo ĉe artistoj, prezentistoj antaŭ publika prezentado. La deziro paroli ofte estas asociata al la timo ne akiri sukceson. La deziro paroli troviĝas kaj ĉe infanoj kaj plenkreskuloj kaj ĝi estas unu el la plej oftaj timoj kiujn homoj havas. Plej multaj homoj nervoziĝas kiam ili alfrontas devi buŝe prezenti ion al homamaso, sed en ekstremaj kazoj la timo iĝas patologia. Parolfobio estas konsiderata kiel specifa speco de fobio, sed ankaŭ kiel simptomo de pli larĝa socia fobio. Kiam la korpo kaj la cerbo volas du malsamajn aferojn tio povas rezulti en malsamajn emociajn stadiojn kiel pli forta korbato, ŝvitado, ruĝeco, seka gorĝo ekzemple[2].

Ekzistas retorikaj konsiletoj kiuj povas redukti la timon paroli antaŭ publiko.

Vidu ankaŭ redakti

Retoriko

Referencoj redakti

  1. (sveda) Behandling av talängslan, Psykolog.nu. Arkivigita de la originalo, la 7-an de majo 2016.
  2. 2,0 2,1 (angla) Anderson, D.M. (2000). Dorland’s illustrated medical dictionary (29-a eldono). Philadelphia/London/Toronto/Montreal/Sydney/Tokyo: W.B. Saunders Company.