Parolsono aŭ simple sono estas baza ero de la parolo, konsiderata kiel fizika okazaĵo, sen rigardo al ĝia funkcio en la fonologio de lingvo. En fonologio, parolsonoj estas foje nomataj fonoj (kontraste al fonemoj), kiuj estas la abstraktaj distingivaj unuoj en la fonologio de lingvo. En la parolo, la fonemoj estas reprezentataj de parolsonoj. La parolsonoj estas "realigoj" de fonemoj.

Per parolsono oni povas celi aŭ individuan okazaĵon de sono aŭ grupon da sonoj kiuj estas perceptataj kiel lingve ekvivalentaj. En tiu okazo ekzemple vokalo [a] prononcata de viro povas esti identigita kun vokalo [a] de infano kaj konsiderata kiel ekvivalenta parolsono, kvankam la akustikaj ecoj de tiuj estas klare malsamaj.

Fonetika transskribo de parolo estas prezentita inter rektaj krampoj se ĝi celas redoni la parolsonojn. Se ĝi celas redoni la fonemojn, kiuj ne ĉiam estas realigitaj per la samaj parolsonoj, la fonetika transskribo estas anstataŭe prezentita inter oblikvaj strekoj. En tiu okazo temas pri fonema transskribo. Se la distingo ne gravas, interkrampa prezentado estas uzata.

Vidu ankaŭ redakti