Parsac estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 592 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Parsac
komunumo en Francio • delegita komunumo
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Jarnages
INSEE kodo 23149 [+]
Poŝtkodo 23140
Politiko
Urbestro S-ino Françoise Riva
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 620  (2018) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°12′11″N 2°09′11″O  /  46.20306°N, 2.15306°O / 46.20306; 2.15306 (Parsac) (mapo) Koordinatoj: 46°12′11″N 2°09′11″O  /  46.20306°N, 2.15306°O / 46.20306; 2.15306 (Parsac) (mapo)
Alto 367 m [+]
Areo 38,99 km² (3 899 ha) [+]
Situo de Parsac en Francio
46° 12′ 11″ Nordo 2° 09′ 11″ Oriento / 46.2030555556 °N, 2.15305555556 °O / 46.2030555556; 2.15305555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Parsac [+]
vdr

Geografio redakti

Parsac etendiĝas sur 38,99 km², kaj havis 592 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 15 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Parsac situas je alteco de 503 metroj. La komunumo situas laŭlonge de la vojo RN145.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Parsac apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Françoise Riva, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Parsac apartenas al la kantono de Jarnages, kies ĉefurbo estas Jarnages. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti