Partiĉelo estas notita skizo de muzikaĵo, kiu ne estas skribita kiel kompleta partituro, sed skizas en kelkaj malmultaj notliniaroj la disdonado de la voĉoj. En la unuopaj sistemoj estas farataj komentoj pri la posta realigo, per kiuj oni povas plani la finfinan instrumentadon, kiun oni poste povas noti en la partituron. Ankaŭ pliampleksigitan partituron por piano, en kiu estas notitaj unuopaj signifaj orkestrovoĉoj en unu aŭ plu kromliniaroj, oni nomas partiĉelo.