Partio OWL (Vaŝingtonio, Usono)

Partio OWL (angle OWL Party of Washington) estis malgrava, esence ŝerca politika partio fondita en ĵazmuzikejo (the Tumwater Conservatory) en Tumwater (Vaŝingtonio), Usono, por proponi kandidatojn por la balotado de 1976. Ĝin fondis muzikisto (kaj posedanto de la klubo) Red Kelly. La nomo de la partio estis vortludo pri duobla akronimo: "owl" = "strigo", sed OWL = "Out With Logic, On With Lunacy" ("For Logikon, Antaŭen la Frenezo"), kaj la devizo de la partio estis "We don't give a hoot!" ("Ne valoras ululon al ni!")"[1] Kelly (kandidatante por la ofico de Vaŝingtoniestro) ricevis malpli ol unu procenton el la voĉoj. La plej sukcesa el la ok OWL-partiaj kandidatoj, Ruthie McInnis, kiu kandidatis por ŝtata kontrolisto, ricevis ĉ. 3,35%.[2] La facileco de balotila aliro, kiun tiu ĉi ŝerca partio ekspluatis, instigis la vaŝingtonian parlamenton malplifaciligi la aliron. Tiuj ŝanĝoj malhelpis al pli seriozaj, jam establitaj partietoj, ekzemple la trockiana Socialist Workers Party, kiuj reagis per juraj apelacioj, tamen plejparte sen sukceso.[3]

Striga Partio de Vaŝingtono
OWL Party of Washington
partio
Lando  Usono
vdr

Referencoj redakti

  1. Dean Katz, Seattle Times, 10-5-86, B-6
  2. http://www.ourcampaigns.com/PartyDetail.html?PartyID=1746 Paĝo pri Partio OWL ĉe ourcampaigns.com
  3. http://www.oyez.org/cases/1980-1989/1986/1986_85_656/argument/ MP3 of Supreme Court arguments

Eksteraj ligiloj redakti

  • la artikolo estas bazita sur la anglavikipedia artikolo