Partio Socialista (Belgio)
La partio Partio Socialista - france Parti Socialiste - estas social-demokrata politika partio en Valonio (la franclingva parto de Belgio) kaj en Bruselo. Ĝi fondiĝis en la jaro 1978, kiam la tutŝtata Belga Socialisma Partio estis disigita en franclingva PS kaj en nederlandlingva SP (nun transformita al SP.A).
Partio Socialista | |
---|---|
Parti Socialiste | |
partio | |
Lando | Belgio |
Estro | Paul Magnette |
Fondiĝo | 1978 |
Lingvo(j) | Franca |
Ideologio | demokrata socialismo |
Retejo | www |
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transŝtata Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.
Prezidantoj redakti
- André Cools (1978-1981)
- Guy Spitaels (1981-1992)
- Philippe Busquin (1992-1999)
- Elio Di Rupo (1999-)