Partio de Verduloj en Ukrainio

La Partio de Verduloj en Ukrainio - ukraine Партія Зелених України (Partija Zeleniĥ Ukrajini) - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Ukrainio. Ĝi fondiĝis komence de la 1990-aj jaroj. Dum la parlamentaj balotoj de 1998, la partio ricevis 5,5 de ĉiuj voĉoj kaj 19 seĝojn en la Verĥovna Rada, la nacia parlamento. Tiu sukceso ne ripeteblis dum 2002, kiam la partio nur ricevis 1,3 procentojn de la voĉoj. Dum la parlamentaj balotoj de 2007 la partio eĉ nur ricevis 0,40 procentojn de la voĉoj kaj ne reprezentiĝas en la parlamento. Sur eŭropa nivelo, la partio ekde januaro 1994 estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Partio de Verduloj en Ukrainio
Партія Зелених України (Partija Zeleniĥ Ukrajini)'
Emblemo de Partio de Verduloj en Ukrainio
Verda partiopartio
Lando  Ukrainio
Fondiĝo komence de la 1990-aj jaroj
Lingvo(j) Ukraina
Ĉefa sidejo 15 Ĥresĉatik, oficejo 30, 01001 Kievo
Ideologio Verda politiko
Retejo www.greenparty.ua
vdr

Eksteraj ligiloj redakti