Partio por Nacia Sendependeco de Estonio

La Partio por Nacia Sendependeco de Estonio - estone Eesti Rahvusliku Sõltumatuse Partei, kutime mallongigita ERSP - estis gvida politika partio en Estonio dum la lastaj jaroj de la sovetunia okupo de la lando fine de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj jaroj. Kune kun la paralela, similcela movado Popola Fronto de Estonio, estone nomata Rahvarinne, ĝi ludis gvidan rolon en la re-establiĝo de la Respubliko Estonio (unuafoje fondita post la Unua Mondmilito) kiel sendependa ŝtato.

La partio ERSP gajnis la plejmulton de la parlamentaj seĝoj en la elektoj de la "Kongreso de Estonio" (estone Eesti Kongress) en februaro 1990 - 18 monatojn antaŭ ol kiam la politika gvidantaro de Sovetunio agnoskis la ŝtatan sendependiĝon de Estonio en aŭgusto 1991.