Partio por Paco, Demokratio, Repaciĝo kaj Rekonstruo

malgranda politika partio en Burundo en la 2000-aj jaroj

La Partio por Paco, Demokratio, Repaciĝo kaj Rekonstruo (france Parti pour la Paix, la Démocratie, la Réconciliation et la Reconstruction, mallonge PPDRR) aŭ PPDRR-Abavandimwe en la 2000-aj jaroj estis malgranda politika partio en Burundo. Ĝi estis registrita la 17-an de marto 2004 kaj iĝis la 24-a politika partio de la lando.[1] Ĝia gvidanto tiutempe estis Jean Léopold Nzobonimpa. Tamen jam meze de decembro 2004 ĝin gvidis la pastro Athanase Hakizimana.[2] La 19-an de julio 2009 la partio estis menciita sub la nomo PPDRR-Abavandimwe kaj tiumomente ĝin estris Aloys Baricako.[3]

Partio por Paco, Demokratio, Repaciĝo kaj Rekonstruo
Parti pour la Paix, la Démocratie, la Réconciliation et la Reconstruction
partio
Lando  Burundo
vdr

PPDRR iĝis unu el 10 partioj, kiuj ne subskribis la 6-an de aŭgusto 2004 la Pretorian protokolon pri divido de potenco.

La partio partoprenis komunuman balotadon en 2005 kaj gajnis unu postenon de la konsilisto de komunumo en la komunumo Shombo (provinco Karuzi).[4] Dum la balotado en la Nacian asembleon la 4-an de julio 2005 por PDRP voĉdonis 1 964 elektantoj (0,08 %) kaj ĝi ne akiris eĉ unu lokon en la Nacia asembleo.[5]

La 17-18-an de decembro 2008 iu oficiulo en la komunumo Kanyosha (provinco Bujumbura Rural) estis arestita pro sia aparteno al PPDRR. Baldaŭ li estis liberigita.[6]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti