Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Romanfiguro de Wolfram von Eschenbach. Por informoj pri la samnoma esperanto-artisto, vidu la artikolon Parzival (artisto).

La versa romano Parzival (Parsifalo), aŭtorita de la trobadoro kaj poeto Wolfram von Eschenbach, estis verkita en la mezaltgermana lingvo, probable dum la unua jardeko de la 13-a jarcento. La eposo apartenas al la mezepoka kavalira poezio.

Parzival
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Wolfram von Eschenbach
Lingvoj
Lingvo mezaltgermana lingvo
Eldonado
Ĝenro epopeo
vdr

En arte interplektitaj enhavaj temaroj rakontiĝas la aventuroj de du kavaliraj ĉefaj personaĵoj – unuflanke la evoluo de la titola heroo Parsifalo de la nescianto en amuzistaj vestoj al la reĝo de la Sankta Gralo, kaj aliflanke la danĝeraj provoj por la artura kavaliro Gavano.

Wolfram, Parzival 1, versoj 1 kaj sekvaj (prologo) – Ist zwiffel hertzen noch gebur... (Hajdelbergo, Codex Palatinus Germanicus 339, folio 6r)

Laŭteme la romano apartenas al la tiel nomata artusa epiko, eĉ de la membrigo de Parsifalo en la kavaliran rondon de la mita brita reĝo Arturo nur estas traira stacio en lia serĉo de la Sankta Gralo.

La temaro literare, sed ankaŭ en la bildiga arto (vidu interalie sube en tiu-ĉi teksto) kaj en la muziko estis multfoje prilaborita – la plej gravan efikon probable havis la adapto de la komponisto Richard Wagner per la romantika opero Parsifalo, kiu premieris dum la jaro 1882.

La verko ampleksas preskaŭ 25.000 pare rimitajn versojn kaj en la modernaj eldonoj dispartiĝas en 16 librojn.

Konciza resumo de la enhavo redakti

La eduko de Parzifalo kaj lia serĉo de la Sankta Gralo estas – kiel la aŭtoro plurfoje akcentas – la ĉefa temo de la enhavo, sed preskaŭ same intense la aŭtoro paralele rakontas la kavaliran vojaĝon de Gavano.

Dum Gavano ĉiam aperas kiel la praktike perfekta kavaliro kaj en multaj aventuroj ĉiam pruviĝas sukcesa pri tio, respondecigi la ŝultantojn pri misoj en la monda ordo kaj restarigi tiun ordon, kontraste Parsifalo prom (-estante?) aventurojn ankaŭ travivas ekstremajn personajn konflikojn kaj – parte pro nescio aŭ pro misinterpretoj de eldiroj aŭ situacioj – mem ripete ŝuldiĝas.

Sed tamen estas li, kiu post plurjara sufera portado de la sekvoj de lia misaj kondukoj, fine iĝas la honorega reĝo de la Sankta Gralo.

La eposo finiĝas per aludo al la sekva historio pri la filo de Parsifalo, Lohengrin.

La romanoj Parzival de Wolfram kaj Perceval de Chrétien redakti

Ĉefa literatura fonto por la versa romano Parzival estas la nefinita versa romano Perceval le Gallois ou le conte du Graal/Li contes del Graal de la aŭtoro Chrétien de Troyes, kiu ekestis inter la jaroj 1180 kaj 1190.

Wolfram mem en la epilogo de sia verko distanciĝas de Chrétien, sed plurfoje nomas la verkon de aŭtoro kun nomo ‚Kyot‘ kiel modelo por sia romano – li eĉ rakontas aventuran ekestohistorion pri la romano de Kyot‘. Ĉar tamen tia romano aŭ aŭtoro ekster la poezio de Wolfram ne povis esti identigata, probable tiuj indikoj estis pli koketaĵoj de la aŭtoro Wolfram ol veraj faktoj.

La enhavo de la romano Parzival kompare al la probabla fonto Perceval estas amplekse plivastigita, aparte per la kadrigo fare de la enkonduka antaŭhistorio pri la patro de Parzival, Gahmuret, kaj per la finaj okazaĵoj, kiam Parzival renkontas sian duonfraton Feirefiz. La inkluzivigo de la familia historio ne ekestis nur pro pura pasio je poezio, sed pro la deziro de Wolfram kaŭze komprenigi la evoluon de la enhavo. Fine la verko de Wolfram atingas proksimume 24.900 versojn kompare al iom pli ol 9.200 versoj en la verko de Chrétien.

Sed ankaŭ en tiuj partoj, en kiuj Wolfram enhave sekvas la verkon de Chrétien (libro III ĝis libro XIII), li esence pli libere kaj memfide prilaboras la legendon ol aliaj samtempaj aŭtoroj (ekzemple ol Hartmann von Aue, kies dessen Arturo-romanoj Erec kaj Iwein ankaŭ inspiriĝis per la verko de Chrétien): la teksta amplekso preskaŭ duobliĝas kompare kun la modelo, al proksimume 18.000 Verse, ankaŭ pro tio, ĉar Wolfram lasas siajn romanajn personaĵojn multe pli intense diskutigi etikajn kaj religiajn demandojn, kaj ĉar li mem ripete kiel komentanta rakontisto esprimas sian interpreton pri temoj de la fikcia enhavo.

Prilaboro en la bildiga arto redakti

Interalie, dum la 20-a jarcento la pentristino Margret Hofheinz-Döring bildigis temojn el la Parsifala legendo en desegnaĵoj kaj oleaj pentraĵoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(la mezepokaj bildoj en tiu artikolo fontas al tiu manuskripto)
(La projekto havas la celon atingi elektronikan teksan eldonon de ĉiuj manuskiptaj variaĵoj kiel antaŭkondiĉo por nova kritika altgermana traduko de la verko – iuj eldonaj provaĵoj Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine demonstras la eblecojn de tiu projekto.)