Pasado de Tero elde Marso

Pasado de Tero vidita elde Marso okazas, kiam Tero pasas ekzakte inter Suno kaj Marso. Dum la pasado, Tero aperus, por hipoteza marsa observanto, kiel nigra disko trairanta la sunan diskon. Ofte, ankaŭ Luno povus esti vidata pasadante kun Tero, sed okazas ke unu astro estis fininte sian pasadon antaŭ la dua komencas la sian.

La pasadoj de Tero elde Marso estas nevidebla elde Tero (la malheliĝo de la suna lumo sur Marso estas nemezurebla). Tamen tiu fenomeno okazas kun opozicio de Marso, la planedo aperas unuforme prilumata. Dum la pasado de 1879, la astronomo Charles Augustus Young provis mezuri la platecon de la marsa globo. Li ricevis la valoron de 1/219 (aŭ 0,0046), proksima de la moderna valoro de 1/154 (aŭ, laŭ iaj fontoj, 1/193, ĉar malprecizo eĉ de kelkaj kilometroj en la valoroj de la polusa kaj ekvatora radiusoj donas tute malsaman rezulton).

Ĝis nun, neniu vidis pasadon de Tero elde Marso, sed la venonta pasado de la 10-an de novembro 2084 estos eble observata de marsaj esploradistoj (homoj aŭ robotoj).

Nuntempe, la pasadoj de Tero viditaj elde Marso okazas, jen en majo, jen en novembro, laŭ ciklo de 284 jaroj, ĉiuj 100,5 ; 79; 25,5 kaj 79 jaroj. Ĉi-tiu ciklo kongruas kun 151 marsaj jaroj kaj 284 teraj jaroj, tie estas 133 sinodaj periodoj de Marso rilate al Tero.

Datoj redakti

Estintaj kaj estontaj pasadoj de Tero vidataj elde Marso[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti