Pasarón de la Vera

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Pasarón de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.

Pasarón de la Vera
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres (Kacereso)
Komarko La Vera
Poŝtkodo 10411
Retpaĝaro pasarondelavera.es
Politiko
Urbestro José María Campo Sánchez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 666  (2008)
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 5° 49′ U (mapo)40.0520727-5.8209997Koordinatoj: 40° 3′ N, 5° 49′ U (mapo) [+]
Alto 598 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Pasarón de la Vera (Ekstremaduro)
Pasarón de la Vera (Ekstremaduro)
DEC
Pasarón de la Vera
Pasarón de la Vera
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Pasarón de la Vera (Hispanio)
Pasarón de la Vera (Hispanio)
DEC
Pasarón de la Vera
Pasarón de la Vera
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pasarón de la Vera [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas pasaroniegos. La censita populacio en 2008 estis 666 loĝantoj.

Situo redakti

Pasarón de la Vera estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera kiel ties nomo sugestas, je altitudo de 602 m; je 128 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 188 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 38 km².

Ĝi troviĝas en la deklivoj de la Sierra de Tormantos, en la plej okcidenta parto de la Sierra de Gredos. Integras, kun aliaj vilaĝoj de similaj karakteroj, la komarkon nome La Vera, formata per municipoj kiuj situas inter la suda daklivo de la Sierra de Gredos kaj la fluejo de la rivero Tiétar.

Demografio redakti

En la jena tabelo aperas la demografia evoluo de Pasarón de la Vera el 1996 al 2006 laŭ la informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística.

Demografia evoluo de Pasarón de la Vera
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
730 714 719 701 700 711 708 698 689 691 702

Historio redakti

Eble la nomo estas antaŭromia el la eŭska (aŭ simila lingvo) en la parto de arAn kiel "valo"; "pas" estus la latina radiko (samsignifa en Esperanto), do valo por pasi el la Valo de Jerte al La Vera kaj inverse. En la 14a jarcento jam apartenis kaj al la urbo Plasencia kaj al faŭdaj senjoroj. En la 16a jarcento estis rilatoj de tiuj senjoroj kun Italio, de kie devenas la renesancaj elementoj de ties palaco.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado (kaproj). Forstado. Turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Salvador (Savinto), datiĝas el la 16a jarcento
  • Ermitejo de La Blanca, de la 16a jarcento
  • Palaco de Manrique de Lara, de la 16a jarcento, kun renesancaj elementoj
  • Domo de Luis Prieto, de la 18a jarcento
  • Ermitejo de la Kristo de la Misericordia
  • Ermitejo de Sankta Blas
  • Ermitejo de la Senmakula

Tamen la plej grava riĉo estas la propra domaro kun trankvilaj stratetoj de arkitekturo tipe de la komarko.

Elstaras ankaŭ la arbaroj de kverkoj kaj kaŝtanarboj, olivarbaroj, kaj kampoj de figarboj kaj ĉerizarboj.

Eksteraj ligiloj redakti