Pasintjare en Marienbad

Pasintjare en Marienbad (france: L'Année dernière à Marienbad estas franca dramofilmo el 1961 reĝisorita de Alain Resnais. Per ĉi tiu filmo li gajnis la oran leonon je la Filmfestivalo de Venecio. Ĉi tiu eksperimenta filmo, en kiu linioj inter vero kaj fikcio malklariĝas, estas klopodo de Resnais por muldi la francan Nouveau roman (novan romanon) en filmmuldilon, multfoje estas rigardata kiel mejloŝtono en la filmhistorio.

Pasintjare en Marienbad
filmo
Originala titolo L'Année dernière à Marienbad
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca
Kina aperdato 25-a de junio 1961
Daŭro 94 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado Sacha Vierny
Buĝeto ???
Reĝisoro(j) Alain Resnais
Produktisto(j) Pierre Coureau
Raymond Froment
Scenaro Alain Robbe-Grillet
Filmita en ???
Muziko de Francis Seyrig
Rolantoj Delphine Seyrig • Giorgio Albertazzi • Sacha Pitoëff • Françoise Bertin • Luce Garcia-Ville • Françoise Spira • Pierre Barbaud • Jean Lanier • Gérard Lorin • Davide Montemurri • Gilles Quéant • Alan Edwards
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ???
Produktinta firmao Cineriz
Honorigoj Ora Leono
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En luksa hotelo viro klopodas konvinki virinon ke ili, antaŭ unu jaro, jam renkontiĝis kaj interkonsentis ke ili denove renkontiĝos. La virino asertas ke ŝi ne memoras tion. La viraj gastoj faras pafekzercojn. Montriĝas ke la ludanto kiu ludas nimludon, kaj daŭre gajnas, estas la edzo de la virino. Finfine la viro kaj la virino kune forlasas la hotelon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

Eksteraj ligiloj redakti