Paspiedo estas franca cirklodanco el la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Passe pied signifas: meti la piedojn unu trans la alian.

La paspiedo ofte estis ero de la baroka dancosuito. Laŭ la praformo dancate en modere rapida para takto, dum la paso de la tempo ĝi evoluis al pli kaj pli rapida danco en tritakto (3/8, 3/4 aŭ 6/8, plejparte antaŭtakta). Foje en paspiedoj okazas ankaŭ taktoŝanĝoj.

Johann Mattheson skribis pri la paspiedo: ... ne troviĝas pro la eksciteco kaj ŝanceliĝemo de tia paspiedo dumlonge ne tiu pasio, la kolero aŭ la ardo, sur kiu oni trafas je efemera ĝigo. Intertempe ĝi ja ankaŭ estas tia speco de facilanimeco, kiu havas al si nenion malamatan aŭ malplaĉan, sed male ion agrablan.

Paspiedo (fragmento)