la nocio Pastoralo (lat.: pastor = „paŝtisto“) signifas en la muziko

  • pleje trivoĉa muzikformo de la mezepoka sakrala muziko
  • operĝenro ĉefe de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kiu evoluis el la paŝtistoteatraĵo en teatron, en kies agado troviĝas kamparaj, kontemplaj motivoj, ekz. la muziko de paŝtistoj sur ŝalmo aŭ idiliaj amhistorioj,
  • pastoralo en instrumenta muziko (vd. supren)
  • kaj aparte la 6-a simfonio de Beethoven.

Instrumenta pastoralo redakti

La instrumenta pastoralo estis ofta ĝenro en la epoko de baroko – kiel memstara komponaĵo, pli ofte tamen kiel unuopa movimento, ekz. en konĉerto.

La ĝenro devenas de la kristnaska muzikado de la Pifferari, italaj paŝtistoj, kiu dum la kristnaska tempo en Romo muzikis antaŭ bildoj de Dipatrino. Pastoraloj plejofte estas en 12/8-takto kaj tipe komponitaj en la tonalo F-maĵoro. Karakterize estas ankaŭ pedaltonoj, do longaj bastonoj kiel aludo je la paŝtistaj muzikiloj sakŝalmo kaj vjelo. Tiajn komponaĵojn oni nomas „pastoralo“, „siĉiliano“ aŭ „pifa“, je kio la titolo „siĉiliano“ kutime ligiĝas kun punktita baza ritmo.

Instrumentaj pastoraloj troviĝas ankaŭ en la verkoj de multaj barokaj komponistoj. Famaj ekzemploj estas:

Krome menciendas konĉertmovimentoj de Giuseppe Manfredini kaj Francesco Geminiani. Ankaŭ Johann Sebastian Bach verkis memstaran pastoralon kiel orgenpeco (BWV 590); la verko interese estas kvarmovimenta, sed nur la unua movimento klare surmontras la priskribitajn ecojn. Ankaŭ en la epoko post la baroko troviĝas komponaĵoj en la pastorala stilo, ekzemple ĉe Sigfrid Karg-Elert (2 pecoj por violono kaj orgeno op. 48b) aŭ Max Reger (dek du pecoj op. 59).

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Pastorale » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3207087 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)