Pastoro

pastro de Protestanta eklezio
Tiu ĉi artikolo temas pri protestantaj pastroj. Pri la birdo nomita pastoro ekzistas aparta artikolo Pastoro (birdo).

Pastoro laŭ PIV estas pastro de unu el la protestantaj eklezioj. La vortoradiko "pastor" venas el la latina lingvo kaj tie havas la signifon "paŝtisto". Kutime kaj viro kaj virino, post sufiĉa studado kaj specifa trejniĝo, povas fariĝi pastoro.

jen kiel ekzemplo la estona pastoro Jakob Hurt (1839 – 1907)

Eduko redakti

Multaj eklezioj postulas universitatan studon pri teologio plus, krom tio, specifan eklezian trejniĝon koncerne la praktika-teologia flanko de la laboro. Tamen kelkaj protestantaj eklezioj, plej ofte el la pli novtempaj movadoj, postulas nur la propran eklezian trejniĝon.

Taskaro redakti

La pastoro havas multajn taskojn; sed ili sufiĉe povas malsami laŭ la konfesioj.

Por al ĝenerala publiko tamen doni ian impreson, jen la ĉefaj taskoj en la Remonstranta eklezio:

  • prizorgi la diservon
  • (kun)organizi la laboron de diakonoj
  • atenti pri maljunuloj kaj malsanuloj
  • eduki religie la junularon
  • prizorgi edukadon (precipe koncerne religiajn kaj etikajn temojn) de la membroj de l' loka komunumo
  • serĉi kie nur eblas je ekumenaj kaj interreligiaj kontaktoj
  • laŭ loka bezono, prezidi diversajn grupojn aŭ organizaĵojn, ofte ankaŭ ekster eklezia rondo
  • kunlabori en ĝeneralaj tutlandaj agadoj de etika aŭ religia enhavo
  • kunlabori ĉe sinoda aŭ alia organiza eklezia laboro

En Protestantismo, la pastoro, estante la plej alta ofico en la eklezio, havas la rajton, interkonsente kun ĉu tutlanda eklezia organizo ĉu la regiona sinodo, ordini novajn pastorojn. Ankaŭ tiusence, la pastoro en protestantaj eklezioj do estas funkcie komparebla je la episkopo en la katolika eklezio.

Aliaj oficoj redakti

La du aliaj oficoj en la plimulto de l' protestantaj eklezioj estas kutime: diakono kaj presbitero (kvankam ofte nomata pliaĝulo); tute principe - teologie - ne ekzistas inter ili hierarkio, kvankam laŭfakte, ĉar li havas pli vastan taskaron, la pastoro funkcias kiel la ĉefa el la tri.

La romkatolikoj ankaŭ havas tri oficojn: episkopo, presbitero kaj diakono, kiuj ja estas hierarkie ordigitaj.

En Esperanto redakti

Aperis verketo por doni pli konkretan impreson pri la vivo de pastoro: Ajnasemajne (Fonto 2006, de Gerrit Berveling.