Pastrana estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas grava urbo de la komarko Alkario. Ĝi estis speciale grava inter la 16-a jaj 17-a jarcentoj. Ĝi estas deklarita Conjunto Histórico-Artístico (Histori-Arta Komplekso) ekde 1966.

Pastrana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19100
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ignacio Ranera Tarancon (PP)
Demografio
Loĝantaro 901  (2023) [+]
Loĝdenso 9,56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 2° 55′ U (mapo)40.417777777778-2.9225Koordinatoj: 40° 25′ N, 2° 55′ U (mapo) [+]
Alto 759 m [+]
Areo 95,70 km²
Pastrana (Hispanio)
Pastrana (Hispanio)
DEC
Pastrana
Pastrana
Situo de Pastrana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pastrana [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Elstaras la kapitula kirko, la duka palaco kie loĝis la Princino de Éboli, la Flandraj Murtapisoj de Alfonso la 5-a, kaj la konventoj fonditaj de Santa Teresa de Jesús; ĉio tio formas mezepok-renesancan etoson inter memoroj kaj legendoj kiuj havigis la konsideron de "bildo de la pasinta tempo" en vortoj de la verkisto Camilo José Cela, kiu en sia verko Viaje a la Alcarria diris "...A la mañana siguiente cuando el viajero se asomó a la Plaza de la Hora y entró de verdad para su uso, en Pastrana, la primera sensación que tuvo fue la de encontrarse con una ciudad medieval, una gran ciudad medieval" (Venontmatene kiam la veturanto rigardis al la Placo de la Horo kaj eniris certe al ties uzo en Pastrana, la unua impreso kiun li ekhavis estis kvazaŭ de mezepoka urbo, granda mezepoka urbo).

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas pastranense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 915 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,56 loĝ/km².

Situo redakti

Pastrana situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 755 m super marnivelo; je 45 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj el 95 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 95,70 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°25′04″N 2°55′21″Ok.

Pastrana havas mediteranean klimaton Csa[1] (modera kun seka kaj varma somero) laŭ la klimata klasigo de Köppen.

Historio redakti

La romianoj nomis ĝin Paternina. La romia pretoro Tiberio Sempronio Grakĥo detruis la karpetanan citadelon dum la romimperia konkero en la jaro 180 a.K. Post 100 jaroj ĝi estis rekonstruita laŭ ordono de la konsulo Paterno Paterniano, el kiu ĝi havis la nomon de Paternina.

En 1174, la reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio donis la tiaman domaron Pastrana, kun Zorita de los Canes al la Ordeno de Kalatrava, el kiuj ili akiris gravajn privilegiojn. Poste, la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio laŭ propono de la kalatrava superulo donis la privilegion de titolo de Urbeto (urbo)|villa en 1369. Pastrana kreskiĝis ekde tiam malprofite al Zorita.

En 1541, spite fortan kontraŭon de la pastrananoj, kiuj ne deziris perdi la statuson de reĝa posedo, aĉetis la villa al la krono doña Ana de la Cerda, avino de la fama doña Ana de Mendoza de la Cerda, (Princino de Éboli), la fama unuokula princino, kiu edziniĝos al don Ruy Gómez de Silva, reĝa sekretario de Filipo la 2-a, kiuj akiris el la reĝo la titolojn de Dukoj de Pastrana kaj Princoj de Éboli. Pro la duklando ekis brila epoko por Pastrana. La dukoj fondis la Kolegiata kaj helpis Santa Teresa de Jesús fondi du konventojn de senŝuaj karmelanoj en 1569. En 1573 mortiĝis la duko Ruy Gómez, kaj lia vidvino, la Princino de Éboli, decidis monaĥiniĝi en la konvento de la Concepción (Koncipiĝo), kio okazigis nombrajn skandalojn en la monaĥinejo, kio pelis Teresa de Jesús elporti siajn monaĥinojn el la urbeto.

En julio 1579, koninte la reĝo Filipo la 2-a, la intrigojn de la Princino de Éboli kaj de lia sekretario Antonio Pérez, ordonis la enprizonigon de Ana de Mendoza. La Princino de Éboli restis enfermita siajn lastajn jarojn en sia propra Duka Palaco ĝis sia morto en 1592.

En la 18-a jarcento la dukoj translokigis sian rezidejon al Madrido, kaj tiele ekis la dekadenco de la urbeto.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 915, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pastrana, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Pastrana kie oni falis al la nunaj 915.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.

Monumentoj redakti

 
Duka Palaco de Pastrana, loko de enfermo de la princino vidvino de Éboli.
 
Ermitejo de la Sankta Koro de Maria, sur la montopinto de la Matea.
  • La kapitula kirko, plenplena de barokaj retabloj, de statuoj kaj bazonoj. Deklarita "Bien de Interés Cultural" (Havaĵo de Kultura Intereso) publikita en la DOCM N.º 129 la 5an de julio 2013 (teksto)
  • La Fonto de la Kvar Ŝprucoj, tipa etoso de klera rurismo. Konstruita en 1588.
  • La Duka Palaco de Pastrana, aktuale posedo de la Universitato de Alkalao.
  • La Konvento de Sankta Jozefo, kiun fondis Sankta Tereza.[2]
  • La Konvento de Sankta Petro, kie Johano de la Kruco fondis la renovigitajn karmelanojn: muzeoj kaj mistikaj memoroj.
  • La Konvento de Sankta Francisko, kun fasado kaj klostro el briko.
  • La Placo de la Dekano, kun historiaj konstruaĵoj, memoro de la grando de pasintaj tempoj.
  • La Konvento de Karmen aŭ Franciska Koncipiĝo.
  • La strato Palma, kun palacoj de la Inkvizicio, de la familio Burgos, de la kalatravaj kavaliroj kaj la Sinagogo.
  • La Domo de Moratín, kie loĝis longajn sezonojn Leandro Fernández de Moratín, nome la aŭtoro de El Sí de las Niñas.
  • La Placo de la Horo, kie troviĝas la Duka Palaco.
  • La Taŭrludejo, unu el la plej antikvaj de la provinco Gvadalaĥaro, situa inter la malnovaj domoj de la kvartalo Albaicín.
  • La Ermitejo de la Virgulino de Remedios, Havaĵo Speciale Protektita[3] kiu estis detruita parte.

Muzeoj redakti

  • La Muzeo Paroĥa, en la Colegiata, kun kolekto de flandraj murtapisoj de la 15-a jarcento.
  • La Muzeo Karmelano, en la Konvento de la Karmen, fondita de Santa Teresa de Jesús: pentraĵo, skulptarto, libroj, tereziaj memoraĵoj.
  • La Muzeo de Natura Historio, en alia etaĝo de la konvento. Remburitaj animaloj alportitaj de franciskaj misiistoj el Filipinoj kaj Malproksima Oriento.

Notoj redakti

  1. aemet.es, Atlas climático ibérico. [1] Konsultita la 28an de Novembro 2017.
  2. Ayuntamiento de Alba de Tormes, eld. (2014). «Las 17 huellas de Teresa de Jesús, unidas de un camino común - Presentación Huellas de Teresa». Alba de Tormes 2014. Santa Teresa de Jesús: V centenario del nacimiento. pp. 71-75. Arkivita el la originalo la 2an de aprilo 2015. [2] Konsultita la 29an de Novembro 2017.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2017-11-28.

Vidu ankaŭ redakti