Patagonia dentofiŝo

La Patagonia dentofiŝo, Dissostichus eleginoides, estas fiŝo troviĝanta en malvarmaj akvoj (1–4 °C) inter profundoj de 45 m ĝis 3.850 m en suda Atlantiko, Pacifiko kaj Hinda Oceanoj kaj en Suda Oceano sur submaraj montoj kaj kontinentbretoj ĉirkaŭ plej el la insuloj de Ĉeantarkto.

Proksima parenco nome la Antarkta dentofiŝo (Dissostichus mawsoni), troviĝas pli sude ĉe la bordoj de la kontinentbreto de Antarkto; kaj la Marine Stewardship Council (MSC) certigis, ke ties fiŝkaptado estas aktiva ĉe la Ross Maro.

La averaĝa pezo de komerce kaptita Patagonia dentofiŝo estas 7–10 kg, depende de la fiŝkaptejo, kaj grandaj plenkreskuloj foje superas la 100 kg. ni supozas, ke ili vivas ĝis 50 jaroj[1] kaj atingas longon de ĝis 2.3 m.

Notoj redakti

  1. Collins MA, Brickle P, Brown J and Belchier M (2010) "The Patagonian toothfish: biology, ecology and fishery" In: M Lesser (Ed.) Advances in Marine Biology, Volume 58, pp. 229–289, Academic Press. ISBN 978-0-12-381015-1.