Patch Adams
Patch Adams, longe Hunter Doherty "Patch" Adams (n. la 28-an de majo 1945 en Vaŝingtono, Usono) estas kuracisto kiu fondis en 1972 la Instituton Gesundheit. Patch Adams praktikas alternativan medicinon kunlabore kun la Instituto Gesundheit. Lia vivo servis kiel inspirofonto por la filmo Patch Adams kun Robin Williams.
Patch Adams | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1945 (78-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Wakefield High School • Virginia Commonwealth University School of Medicine |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • diplomato |
TTT | |
Retejo | https://www.patchadams.org/ |
Patch Adams ankaŭ estas socia aktivulo, "civitana diplomato", profesia klaŭno kaj aŭtoro. Ĉiujare li organizas grupon de volontulaj klaŭnoj el la tuta mondo, kiuj kune vojaĝas al diversaj landoj por alporti esperon al orfoj[1]. En 1998 li vizitis ankaŭ Bosnio-Hercegovinon.
Patch Adams ankaŭ ricevis pacpremion[2].
Vidu ankaŭ redakti
Literaturo redakti
(de) Patch Adams: Hejmaj vizitoj - la iomete malsama maniero resanigi homojn. Kun karikaturoj de Jerry VanAmerongen kaj antaŭparolo de Robin Williams. Heyne, Munkeno 2002, ISBN 3-453-15991-8 .
Ekstera ligilo redakti
Referencoj redakti
- ↑ (en) Doctor in a Clown Suit Battles Ills of His Profession, New York Times, la 15 decembro 1998.
- ↑ (en) The Peace Abbey Courage of Conscience Recipients List, peaceabbey.org.